domingo, 20 de agosto de 2017

Ŝtonoj konservas sunenergion

Ŝtonoj, brikoj kaj betono estas bonegaj materialoj por konservi varmon. Esploristoj nun volas utiligi tiun econ por kompensi fluktuojn en la produktivo de ventoradoj kaj de sunenergiaj instalaĵoj.
Kiam la suno jam antaŭ horoj estas malaperinta malantaŭ la horizonto, en urboj tamen regas dum somero ankoraŭ ofte tropikaj temperaturoj. Asfalto kaj betono, brikoj kaj ŝtonoj hejtiĝis dumtage kaj nun malrapide eligas sian varmon dumnokte.
Tiun efikon esploristoj en Hamburgo volas utiligi por savi energion el ventoradoj  en 2000 kubaj metroj da naturaj ŝtonoj.  Tio funkciu jene:
Elektra blovilo de varmega aero hejtas la ŝtonaron al ĉirkaŭ 600 gradoj C. La blovilo enŝaltiĝas kiam multe da ekologie ĉerpita elektro estas disponebla - ekzemple kiam ventoradoj produktas pli da energio ol la elektraj retoj povas akcepti. Izola mantelo malhelpas ke la ŝtonoj malvarmiĝas dume.
Se aliflanke elektra kurento estas bezonata, la blovilo sendas malvarmon fluon de aero tra la ŝtonoj. Per la hejtita aero akvo estas vaporigata. Tiu vaporo pelas turbinon por produkti 1,5 MW da elektro.
Naturaj ŝtonoj estas favorkostaj. Tial eblas konservi grandajn kvantojn da energio je malaltaj kostoj. La malavantaĝo estas tamen ke la grado de efikeco atingas nur 25 procentojn. Do tri kvaronoj de la enigita elektro el ventenergio perdiĝas. La esploristoj esperas plialtigi la efikecon se ili pludisvolvos la teknikon kaj konstruos pli grandajn instalaĵojn.
Alian vojon iras alia germana esplorinstituto: La esploristoj tie utiligas ĥemiajn procezojn kiuj aperas se al kalka ŝtono estas aldonata varmo. Ilia varmsavujo laboras per estingita kalko, kiu estas tre malmultekosta baza materialo kiu en la konstruindustrio estas ofte uzata.
Se la materialo estas varmigata al temperaturoj de 450 gradoj C kaj pli, tiam ekas reakcio: el la estingita kalko fariĝas bruligita kalko en kiu la aldonita varmo estas ĥemie ligita. Por reĉerpi la varmon, necesas nur aldoni akvon al la kalko. Tiam la ciklo povas rekomenciĝi.
Varmsavujoj el kalko havas la avantaĝon ke ili ankaŭ dum longaj periodoj ne perdas energion. Tiel ili estas utiligeblaj por hejti dum vintro per somera varmo: Se fotovoltaj instalaĵoj dum la somero produktas pli da elektro ol estas bezonata, la kalko estas bruligata helpe de elektra hejtilo. La varmo tiam estas konsumata dum vintro.
Sed ankaŭ la varmsavujo el kalko havas malavantaĝojn. Temas pri pulvoro kun tre etaj partikloj kio por la proceda tekniko estas vera defio. Precipe la fidinda transporto de la neprilaborita kalko ene de la instalaĵo kaŭzas al la esploristoj ankoraŭ sufiĉe da kapdoloroj.
Ĝis la tekniko atingos la maturecon por la merkato, pro tio necesas ankoraŭ sufiĉe multe da esplorlaboro.

Nenhum comentário:

Postar um comentário