sexta-feira, 10 de junho de 2016

MIGRADOJ DE L’ ANIMO - João da Cruz e Souza.


Ne scias la plimulto de l’ homaro
ke Vivo estas spir’ de l’ Dia Kre’;
tre multaj mensoj, ĉu pro kulp’ aŭ ne,
eraras kaj persistas en l’ eraro,

pensante ke netrairebla baro
ekzistas inter morto kaj ide’;
kaj eĉ postmorte iuj dubas tre
pri la reveno al la ter-scenaro.

Sed ĉiuj, kies mensoj vidas klare,
komprenas ke post nokto tago venas,
kaj renaskiĝ’ post morto rekatenas,

ĝis levos sin l’ anim’ al Di’ memstare
kaj, de la egoismo purigite,
eniros lumajn sferojn, memmerite.

1/8/1943 - João da Cruz e Souza.
Libro: Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo.
Francisco Valdomiro Lorenz.

Nenhum comentário:

Postar um comentário