sexta-feira, 3 de junho de 2016

MIA PREĜO - Antoni Grabowski.


Tra la mondo raŭka vento
blovas ĉiam pli;
plivastiĝas la turmento
de l’ milit-furi’.

Ke revenu pacaj tagoj,
Dion petas mi;
ke jam ĉesu tiuj plagoj
de l’ infer-orgi’.

Preĝas mi, ke l’ Idealo
alta de l’ Mesi’
iĝu, homoj, plenrealo
baldaŭ, inter vi.

Fratoj, mian vokon aŭdu
de sincera pi’;
vivu tiel ke vin laŭdu
l’ anĝeloj de Di’.

15/9/1943 - Antoni Grabowski.
Libro: Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo.
Francisco Valdomiro Lorenz.

Nenhum comentário:

Postar um comentário