quarta-feira, 11 de maio de 2016

PREĜO PRI PACO


Fonto de Amo, eterna Mistero,
Patro ĉiela, de l’ mondo Reganto:
Vidu en kia terura sufero
tenas la teron la Marsa giganto!

Ĉiuj popoloj ĝemadas amare,
morto kruele orfigas l’ infanojn,
l’ urbojn l’ armiloj detruas senŝpare
kaj neniigas loĝejojn kaj panojn!

Ŝajnas ke eĉ la raci’ de l’ homaro
baldaŭ pereos en fajro-diluvoj;
ŝajnas ke l’ teron englutos la maro
de la perfortoj, kaj ardaj Vesuvoj.

Patro, haltigu ĉi tiun deliron
de l’ atakantaj milit-ambicioj!
Justan inspiru de Paco deziron
al la gvidantoj de ĉiuj nacioj!

Paco-anĝeloj surteren alvenu,
amon enblovu en homajn la korojn,
la neniigon de l’ vivoj detenu,
plimalgrandigu l’ amarajn dolorojn!

8/3/1944 - Stanislav Schulhof
Libro: Voĉoj de Poetoj el la Spirita mondo
                                                    Valdorimo Lorenz

Nenhum comentário:

Postar um comentário