segunda-feira, 14 de novembro de 2011

A Luz do Mundo



625. Kiu estas la plej perfekta tipo, kiun Dio donis
al la homo, kiel ties gvidanton kaj modelon?
“Vidu tiun tipon en Jesuo.”  
Jesuo estas por la homo la tipo de l’ morala perfekteco,
kiun la surtera homaro povas aspiri. Dio lin prezentas al ni
kiel la plej perfektan modelon, kaj la doktrino instruita de
la Kristo estas la plej pura esprimo de la dia leĝo, ĉar Jesuo
estis animita de la dia spirito kaj estis la plej pura estulo
Iiam ajn aperinta sur la Tero.
Se kelkaj personoj, kiuj arogis al si instrui al la homo
la leĝon de Dio, iafoje deturnis sian fraton de l’ bona vojo
per falsaj principoj, tio estas signo, ke ili mem sin lasis
superpotenci de tro teraj sentoj kaj konfuzis la leĝojn, kiuj
regas la kondiĉojn de la vivo de animo, kun tiuj, kiuj regas
la vivon de korpo. Pluraj prezentis kiel diajn leĝojn tion,
kio estis nur leĝoj homaj, starigitaj por servi al pasioj kaj
por estri la homojn. ( La Libro de la Spiritoj - Allan Kardec)

         
625. Qual o tipo mais perfeito que Deus ofereceu ao homem para lhe servir de guia e de modelo?
— Vede Jesus.
Jesus é para o homem o tipo de perfeição moral a que pode aspirar a Humanidade na Terra. Deus no-lo oferece como o mais perfeito modelo e a doutrina que ele ensinou é a mais pura expressão de sua lei, porque ele estava animado do espírito divino e foi o ser mais puro que já apareceu na Terra.
Se alguns dos que pretenderam instruir os homens na lei de Deus algumas vezes se desviaram para falsos princípios, foi por se deixarem dominar por sentimentos demasiado terrenos e por terem confundido as leis que regem as condições da vida da alma com as que regem a vida do corpo. Muitos deles apresentaram como leis divinas o que era apenas leis humanas, instruídas para servir às paixões e dominar os homens. (Livro dos Espíritos - Allan kardec)

Nenhum comentário:

Postar um comentário