quinta-feira, 12 de abril de 2018

O Consolador / La konsolanto – 264 (“Santíssima Trindade” - “Sanktega Triunuo”).

264 – Como deve ser considerada, no Espiritismo, a chamadas “Santíssima Trindade”, da teologia católica?
Os textos primitivos da organização cristã não falam da concepção da Igreja Romana, quanto à chamada “Santíssima Trindade”.
Devemos esclarecer, ainda, que o ponto de vista católico provém de sutilezas teológicas sem base séria nos ensinamentos de Jesus.
Por largos anos, antes da Boa Nova, o bramanismo guardava a concepção de Deus, dividido em três princípios essenciais, que os seus sacerdotes denominavam Brama, Vishnu e Çiva. (*).
Contudo, a Teologia, que se organizavam sobre os antigos princípios do politeísmo romano, necessitava apresentar um complexo de enunciados religiosos, de modo a confundir os espíritos mais simples, mesmo porque sabemos que se a Igreja foi, a princípio, depositária das tradições cristãs, não tardou muito que o sacerdócio eliminasse as mais belas expressões do profetismo, inumando o Evangelho sob um acervo de convenções religiosas e roubando às revelações primitivas a sua feição de simplicidade e de amor.
Para esse desiderato, as forças que vinham disputar o domínio do Estado, em face da invasão dos povos considerados bárbaros, se apressaram, no poder, em transformar os ensinos de Jesus em instrumento da política administrativa, adulterando os princípios evangélicos nos seus textos primitivos e assimilando velhas  doutrinas como as da Índia legendária, e organizando novidades teológicas, com as quais o Catolicismo se reduziu a uma força respeitável, mas puramente humana, distante do Reino de Jesus, que na afirmação do Mestre, simples e profunda, não tem ainda fundamentos divinos na face da Terra.
(*) – O Padre Alta, em O Cristianismo do Cristo e o de seus vigários, nos diz que a fórmula do catecismo – 3-Pessoas em Deus – era verdadeira em latim, onde o vocábulo persona significa forma, aspecto, aparência. É falsa, porém, em francês ou em português, com acepção de indivíduo. –Nota da Editora.
O Consolador – Emmanuel / Chico Xavier.
264. – Kiel devas esti konsiderata, en Spiritismo, la tiel nomata “Sanktega Triunuo” de la katolika teologio?
– La primitivaj tekstoj de la kristana organizaĵo ne parolas pri la koncepto de la Roma Eklezio, rilate al la tiel nomata “Sanktega Triunuo”.
Ni ankoraŭ klarigu, ke la katolika vidpunkto venas de teologiaj subtilaĵoj sen serioza bazo en la instruoj de Jesuo.
Dum longaj jaroj, antaŭ ol la Bona Novaĵo, la bramanismo gardis la koncepton de Dio dividita en tri esencajn principojn, kiujn ĝiaj pastroj nomis Bramo, Viŝnuo kaj Ŝivao. (1)
Sed la Teologio, kiu sin organizis sur la antikvaj principoj de la roma politeismo, bezonis prezenti komplekson de religiaj formuloj, por konfuzi la pli simplajn spiritojn, des pli ĉar ni scias, ke, se en la komenco la Eklezio estis gardanto de la kristanaj tradicioj, ne tre malfrue la pastraro forigis la plej belajn karakterojn de la profetismo, enterigante la Evangelion en amason da religiaj konvencioj, kaj senigante la primitivajn revelaciojn je ilia aspekto de simpleco kaj amo.
Por atingi tion, la fortoj venintaj pridisputi la regadon de la ŝtato, pro la invado de la popoloj konsiderataj kiel barbaroj, rapidis, jam ĉe la regado, aliformigi la instruojn de Jesuo en instrumenton de la administra politiko, falsante la evangeliajn principojn en ties primitivaj tekstoj kaj asimilante malnovajn doktrinojn, kiaj tiuj de la legenda Hindujo, kaj organizante teologiajn novaĵojn, per kiuj Katolikismo reduktiĝis al respektinda, sed pure homa forto, malproksima de la Regno de Jesuo, kiu, laŭ la simpla kaj profunda aserto de la Majstro, ankoraŭ ne havas diajn fundamentojn sur la Tero.
(1) Pastro Alta, en “La Kristanismo de la Kristo kaj tiu de ĝiaj pastroj”, diras al ni, ke la katekisma formulo – 3 personoj en Dio – estis vera en la latina lingvo, kie la vorto “persona” signifas formon, aspekton, ŝajnon. Ĝi tamen estas falsa en la franca aŭ en la portugala, en kiuj ĝi havas la sencon de individuo. – Noto de la Eldonistoj.
La Konsolanto – Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário