quarta-feira, 3 de janeiro de 2018

Antaŭ la nova jaro 2018 - Verkis: Apáti Kovács Béla.

Jaroj kuregas. Ni denove staras antaŭ nova jaro. Ni ankoraŭ ne scias, kion alportos por ni 2018. Ni esperu, sur nia terglobo ĉesos militoj. Homoj ne devos forlasi siajn hejmojn. La sciencistoj trovos la solvon por la tuttera varmiĝo kaj la homaron ne minancos katastrofoj.
Mi scias, mi estas revemulo kaj mi ofte pensas pri tia tera vivo, kie ĉiu estas feliĉa. Ja, mi estas esperantisto kaj ni geesperantistoj ĉiuj ŝatas esperi. La homaro devos plenaĝiĝi por ke ni ne pereigu nin pro stultaj militoj, miskomprenoj kaj la brutala ekspluatado de la terglobo.
Mi kredas, Esperanto povus helpi ankaŭ en tio ĉi. Mi deziras, ke ni estu persistaj kaj agemaj ankaŭ en la nova jaro.
Ni ne kredu la dubantojn, kiuj pruvadas en ĉiu minuto, nia lingvo estas senvalora kaj senutila komunikilo.
Se Esperanto ne ekzistus, iu devus elpensi (krei) helplingvon. Mi estas konvinkiĝinta, oni ne povus fari pli bonan, ol Esperanto.
Do, ni estu fieraj, pri d-ro Zamenhof, kiu kreiis ĝin por la homaro. Ni estu la apostoloj de tiu ĉi lingvo kaj ni daŭrigu la komencitan vojon!
Mi scias kaj kredas, Esperanto venkos kaj ĝi fariĝos la trezoro de la homaro.

Nenhum comentário:

Postar um comentário