domingo, 17 de setembro de 2017

Sanaj kaj malsanaj rilatoj

Kiu havas bonajn partnerojn aŭ proksimajn amikojn, tiu estas pli sana kaj vivas pli longe: Tio estas la konkludo de pluraj studaĵoj de usonaj psikologoj. Malamikecaj rilatoj aliflanke damaĝas al la sano - kaj ankaŭ la personeco ludas centran rolon.
La homo estas socia besto. Vivon sen partnero aŭ amiko plej multaj homoj apenaŭ povas imagi. Kiel studaĵoj montras, soleco povas eĉ malsanigi. Kial malvastaj rilatoj estas tiom gravaj kaj sanigaj, tio estas esplorata de jaroj. La usona psikologia asocio dediĉas al la temo pro tio nun tutan kajeron: La aktuala eldono pritraktas la demandon kial malvastaj rilatoj povas plilongigi la vivon kaj kiamaniere ili disvolvas sian sanakcelan aŭ malakcelan efikon. La artikoloj donas resumon pri tio kion oni scias jam hodiaŭ tiurilate.
Kiel multfacetaj la efikoj de interhoma kontakto povas esti, tion montras kontribuo de psikologoj de la universitato de Masaĉuseco. Ili raportas pri serio de studaĵoj kiuj pruvas kiel helpaj povas esti malvastaj rilatoj ekzemple dum malfacilaj tempoj aŭ sub streso el nura korpa vidpunkto: La pozitivaj efikoj montriĝas ekzemple ĉe la sangopremo, ĉe la nivelo de la streshormono  kortisolo kaj en la cerbo. Per emocia subteno oni ankaŭ sentas malpli da doloroj kaj vidas la mondon kiel malpli minaca.
Sed ne nur en malbonaj sed ankaŭ en bonaj tempoj malvastaj sociaj kontaktoj povas utili. La sanakcela efiko de pozitivaj travivaĵoj estas plifortigata, se oni povas kunhavi la spertojn kun iu alia. Tiam oni ankaŭ pli facile povas sekvi al personaj celoj. Kaj oni emas zorgi pri si mem kaj vivi sane.
Grandan rolon ludas ankaŭ la sentoj de familiareco, de aprezo kaj de tuŝiĝoj. Sur tia bazo homoj disvolvas malpli da afekcioj de bonfarto. Ili dormas pli bone kaj sentas sin entute pli vivofortaj kaj kontentaj. Reagoj pri la proksimeco speguliĝas ankaŭ en la rekompenca centro de la cerbo.
Ĉio tio tamen validas nur por bonaj rilatoj. Se partnereco estas regata de malamikemo kaj rifuzo, tiam la korpaj efikoj inversiĝas kiel tio estas ankaŭ pruvita per studaĵoj: Plialtiĝas la sangopremo, la imunsistemo ne funkcias tiel bone. La partneroj pli ofte suferas pri inflamoj kaj iliaj vundoj saniĝas pli malbone.
Je longa vido homoj en konfliktemaj rilatoj estas pli ofte trafitaj de kor-sangocirkulaj malsanoj, de kronikaj doloroj kaj de tropezo. Socia rifuzo krome kondukas ne malofte al malsana kondutado kiel fumado aŭ troa manĝado.
La korpaj reagoj laŭ la psikologoj tamen intime kunrilatas kun la personeco. Homoj havas tre variajn atendojn al sia vidalvidulo, kaj same varie ili reagas.
Tiel ekzemple estas tre timemaj tipoj de ligiĝo kiuj sentas timon pro eksteraj minacoj kaj dube zorgas pri la rilato. Ili ankaŭ korpe reagas pli forte pri malharmonioj kaj konfliktoj ol sekuraj kaj sendependaj tipoj de ligiĝo. La konsekvencoj montriĝas denove en la kor-sangocirkula sistemo, ĉe stresreagoj kaj inflamoj, en la imunsistemo kaj kondutado. Krome homoj havas malsamajn vivocelojn: Kelkaj estas principe sociemaj, aliaj estas egocentremaj. La lastaj estas pli ofte timemaj aŭ solecaj.
Laŭ la psikologoj ankaŭ forte dependas de la personeco, ĉu rilato por iu estas sana aŭ malsana. Aliaj influfaktoroj estas ankoraŭ malmulte esploritaj, ekzemple la roloj de sekso, de kulturo kaj de socia fono.

Nenhum comentário:

Postar um comentário