domingo, 10 de setembro de 2017

Rememoroj pri la 19-a Tutmonda Kongreso en Gdańsk – 1927 - Andreo Bach el Gdynia en Pollando


Kiam aperos la hodiaŭa legaĵo, la ĉi-jara ESPERANTO SUR LA STRANDO en Sopot ĵus estos fininta. Ni dediĉis ĝin al la okazinta en 1927 la 19-a UK.Tial hodiaŭ mi volus prezenti al vi la fragmenton de la kongresaj rememoroj de la fame konata en nia medio kaj eminenta esperantisto prof. Józef Toczyski.



           Rememoroj pri la 19-a Tutmonda Kongreso en Gdańsk - 1927

En la lastaj tagoj de Julio en la jaro 1927, kiel freŝe bakita abituriento de mezlernejo mi envagoniĝis al rapidtrajno: Lvov-Varsovio celante la 19-an Universalan Kongreson de Esperanto en Danzigo. La Kongreso estis fakte eksterordinara, ĉar estis ĝi la Kongreso Jubilea, okaze de la 40-a datreveno de la apero de la unua lernolibro de Esperanto. La Kongreso do estis tiel organizita, ke ĝia unua parto devis esti okazinta en Gdansko, la dua parto en Varsovio, la urbo, kie Zamenhof vivis, laboris kaj mortis antaŭ 10 jaroj en 1917, en la urbo, kie aperis la unua Esperanto-Lernolibro.

La lingvon mi lernis antaŭ kelkaj jaroj kun areto de kolegoj, sed ĝis la fino de la kurso ni restis nur du, tamen kun vera aŭtentika ”viva"esperantisto mi neniam konatiĝis... ĉar mi lernis Esperanton aŭtodidakte de lernolibro, ni do ne estis certaj, ĉu ni bone elparolas kaj prononcas la vortojn. Mi estis tiel ege scivola atendantajn min travivaĵojn. La Kongreson mi veturis sola.

Veninte Varsovion mi devis ŝanĝi la vagonaron. Tiu dua veturis rekte kaj jen la surprizo: sur unu el vagonoj granda, verdfarba surskribo sur la tuko: 
                                  
“XIX UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO EN DANZIG 28 VII – 4 VIII 1927".

Mi eksentis fortan korbaton, tamen mi decidis tiun vagonon ne eniri.

Mi absolute ne estis certa, kiel efikis tiu nia „Esperanto". Tutsimple - mi timis kiel la lernanto antaŭ la respondo de ne tro bone preparita studmaterialo. Ĵus kiam mi estis preterpasinta la vagonon, mi ekaŭdis la demandon en Esperanto: "Ĉu vi veturas Kongreson, sinjoro? Mi invitas vin. La tuta vagono estas por kongresanoj".

Mi tute forgesis, ke en la butontruo de la redingoto mi havis rubandeton kun brodita verda stelo. Plu mi ne povis min kaŝi, kaj mi devis respondi, kiam oni tra la fenestro" alparolis min per la sama lingvo, kiun mi uzis en interparolo kun mia amiko Adam, ke mi ĉion komprenas kaj kiam mi ekparolis, oni komprenis min. Do, kion fari. Vole nevole mi eniris la vagonon kaj tiam komenciĝis reciprokaj prezentoj. Evidentiĝis, ke en la vagono troviĝas la tuta stabo de la Esperanto-movado en Pollando. Estis D-ro Odo Bujwid, tiam la nestoro de nia movado, krakovano fama mikrobiologo, iam la asistanto de Pasteur; estis la filoj kaj filinoj de Zamenhof, lia frato; inĝ. Chmieliński, tiama ĉefdelegito de UEA por Pollando, D-ro Blassberg el Krakovo, d-ro Mędrkiewicz el Łódź, la geedzoj Oberrotman el Varsovio kaj multaj, multaj aliaj. Mi estis ŝokita, ĉarmigita, feliĉa kaj fiera, ke mi kun ili parolas, ke ili min kore akceptis tuj al "familio" - kaj kio estas la plej grava, ke mi tute kun ili interkompreniĝas. La tutan vojon de Varsovio al Gdańsk ili babilis kompreneble esperante kaj riĉigis grandioze miajn sciojn pri la movado...

En certa momento mi staris kun profesoro Bujwid en koridoro kaj interparolis. Profesoro demandis min subite: - kiu instruis al vi Esperanton? - Neniu - mi respondis. - Mi mem lernis ĝin kun la kolego ankoraŭ en la lernejo. Vi bonege parolas - diris la Eminentulo. Tio estis por mi la plej valora rekono de mia lingvokono. Fine ni venis al Gdańsk.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita