domingo, 24 de setembro de 2017

Pri la ĝusta tempo por ekdormeti post tagmanĝo - Jarka Malá el Ĉeĥio

Ĉu vespere vi ne povas ekdormi kaj la kvalito de via dormo estas vere mizera? Tion devus ripari mallonga posttagmanĝa dormeto. Sciencistoj kalkulis la ĝustan tempon por ekdormeti. Tio fortigas nian memorkapablon, atentemon, eĉ laborefikon.
Efike ekdormeti dum la tago povos esti  por iu malfacila rutino. Ne ĉiu sukcesas dormeti ĝuste dum 30 minutoj, kvankam li estas laca. Tiuj, kiuj mastrumas tiun lertecon, povas esti fieraj. Laŭ brita gazeto ili ne nur ripozas, samtempe tiu agado estas sana, produktiva kaj fortigas la menson.
Laŭ sciencistoj la plej ideala tempo por ekdormeti estas la dek kvina horo posttagmeze. La kialo estas, ke nia "diurna ritmo" "subiĝas" ĉirkaŭ la dek kvina horo. Tio manifestiĝas en tio, ke multaj homoj post tagmanĝo sentas dormemon kaj mankon de atentemo, do via propra cerbo invitas vin iri ripozi. La ekdormon vi ne devus prolongadi, sufiĉas 20 ĝis 30 minutoj. Se vi dormus nur kelkajn minutojn pli longe, minacas, ke vi falus en profundan dormon, post kiu vi ne povus vekiĝi. Vi sentus vin “preterreale“ ankoraŭ unu horon post vekiĝo. Tiun fenomenon oni nomas inercio de dormo.
Kvankam la ekdormeto povos esti pozitiva se vi ne bone dormis dum nokto, la longa posttagmeza dormo komplikigus la noktan dormon eĉ pli. Nenion ni troigu.  Laŭ la lasta informo de Brita Konsilio de Dormo, preskaŭ tri kvinonoj de la britoj dormas nokte malpli ol sep horojn. Dekdu Britoj dormas nokte eĉ malpli ol kvin horojn.
"Se vi ne povas bone dormi, ankaŭ via humoro ne agas bone, rilate al koncentriĝo, sano kaj imunsistemo," diras Rajkumar Dasgupta, profesoro-asistanto de la medicino klinika en la universitato de Suda Kalifornio. "Vere ne estas bone suferi je manko de dormo," li aldonas. Ju pli da homoj ne povas dormi nokte, des pli da homoj devus rifuĝi en liton almenaŭ mallonge posttagmeze.
Kelkaj studoj pruvis, ke dormeto efikas al sano kaj ĝi povas alfronti mem fatalan sinsekvon de manko de dormo. Post la dormeto homoj estas viglaj, kreivaj, ili pli bone memorkapablas kaj pli bone lernas. Ĉu vi dormis dum la taŭga tempo, tion vi ekkonos tiel, ke vi vere sentos vin vigleca. Sed se vi ne laboras en firmao kiel Google aŭ Uber, kiuj subtenas dormetojn, vi mem devos konvinki viajn estrojn.

Nenhum comentário:

Postar um comentário