quarta-feira, 6 de setembro de 2017

Kiom longa povas esti la vivo - Paῠlo Sergio Viana el Brazilo

Biologio estas rava scienco. Tiu fenomeno, kiun oni nomas “vivo” proponas veran fascinon. Inter vivuloj la vivodaῠro multe varias. Ekzistas insektoj, kies vivo daῠras apenaῠ kelkajn horojn; aliflanke, oni trovas vegetaĵojn, kiuj vivas dum jarmiloj.
En la jaro 1964, usona  geologiisto staris sur montopinto en la ŝtato Nevada. Por esplori pri glacieraoj, li boris la trunkon de speco de pinarbo nomata “longviva pinarbo” (Pinus longeva). Lia borilo implikiĝis kaj oni devis fortranĉi la arbon por elpreni la instrumenton. Kiam la sciencisto kalkulis la internajn ringojn en ĝia trunko, tiam li ekkonsciis pri sia terura misfaro: li estis mortiginta la plej aĝan arbon en la mondo, ĝis tiam konatan: ĝia aĝo estis 4900-jara. Oni nomis tiun arbon “Prometeo”. La misfaro kaῠzis multajn protestojn.
Pro tiuj protestoj, oni kreis en tiu regiono Nacian Parkon por protekti la longvivajn pinarbojn. Ankaῠ en la ŝtatoj Utah kaj Kalifornio ili troviĝas. En Kalifornio vivas “Metuŝelaĥo”, kiu estas eĉ pli maljuna: 4850-jara.  Tamen, la plej maljuna arbo el tiu specio havas pli ol 5000 jarojn – sed ankoraῠ ne ricevis propran nomon. Oni konservas sekreton pri la preciza loko, kie staras tiuj individuoj, por eviti evetualajn agojn de vandaloj. Eble iu paro de geamantoj decidus skribi siajn nomojn sur la trunko de nobla arbo...
Tiuj longvivaj pinarboj do jam kreskadis, kiam egiptoj konstruis siajn piramidojn. Ili vivas en montaj regionoj, je altitudo de pli ol 3000 metroj. Tie la grundo estas arida kaj ŝtoneca kaj blovadas frostiga vento. Tiaj vivkondiĉoj transformis ilin en vivulojn rezistopovajn kaj fortikajn. Ilia trunko estas tordita kaj kovrita de rezino, kiu evitas putriĝon, parazitojn kaj fungojn. Fulmo povas bruligi ilin, sed eĉ fajro ofte ne mortigas ilin: ili posedas fortan kapablon por regeneriĝo. Krome, fajro ne transpasas al aliaj pinarboj, ĉar la distanco inter ili estas relative granda. Rilate al la grundo, ili ne devas dividi ĝin kun aliaj plantoj.
La sekreto de la longa vivo de tiaj pinarboj konsistas en tio, ke ili evitas kaj rezistas kontraῠ eksteraj danĝeroj.
Ni, homoj, devus agi simile.

Nenhum comentário:

Postar um comentário