terça-feira, 22 de agosto de 2017

Sekreto de kontentaj paroj: 10 kondutoj, kiujn vi devus imiti! - Jaroslava Malá el Ĉeĥio

Kiu miraklo faras partnerecon feliĉa? Kio kaŝiĝas malantaŭ reale funkciantaj rilatoj, kiu daŭras jarojn kaj ambaŭ estas ene kontentaj? Konsiloj estas multaj, sed kion la amanta paro vere faras? Eble tiujn ĉi dek kondutojn.
Kiam du homoj vivas kune, estas klare, ke ili travivas kaj momentojn feliĉajn kaj malagrablajn. Kiam ili vere bone kunrilatas, tiujn pezajn momentojn ili komune superas. Kiel distingi vere kontentigan partnerecon kaj geedzecon? Feliĉaj homoj kunfaras jenajn dek kondutojn:
1. Ili komune en- kaj el-litiĝas
Unu enlitiĝas je la naŭa vespere kaj la dua viglas ĝis la tria matene? Certe ne. Kontentaj paroj havas similan bioritmon kaj enlitiĝas je la sama tempo la plejparton de la tagoj. Same matene ili vekiĝas.
Tio ne ŝajnas tiel grava, sed komuna dormiĝado kaj vekiĝado en la lito kaj la komuna matenmanĝo faras miraklojn. Plue – ĉar ili havas similan bioritmon, ili pasigas la plejparton de la tagoj vere kune (ne ke unu la duonon tradormu) kaj regas grandŝanco, ke amoremon ili sentos en la simila tempo.
Kiam unu maldormas kaj alia dormas, restas malpli da tempo por babili kaj seksumi.
2. Ili komune rememoras
Ili havas komunajn travivaĵojn, kiujn ili ŝatas rememori. Rigardante albumon de fotoj ili ridas, kiel stulte ili kombis sin, kiam ili ekkonis unu la alian, kiam ili perdis valizojn libertempe en Turkio kaj kiel ili misvojis dum bicikla ekskurso.
Ili rememoras momentojn travivantaj kune, ankaŭ senkonscie eĉ tion, kion ili jam travivis, kion ili komune sukcesis, superis.
3. Ili tuŝas unu la alian
Ili ne parolas pri amorado, sed pri tiuj malgrandaj tuŝoj, kiuĵ signifas ununuron: mi amas vin! Temas pri malgrandaj brakumoj, adiaŭa kiso, mantenado, karesado, kiam oni sidiĝas unu apud la alia sur divano kaj spektas filmon.
4. Ili ridas al la alia, ankaŭ al si mem
Ankaŭ post jaroj de la komuna vivo ili scipovas plenridi unu al la alia. Ili havas similan humorsenton kaj sukcesas moki unu pri la alia. Ili ne dubas pri sia amo, tiel la ŝerco de partnero ridigas ilin, ne ofendas.
5. Ili scipovas vivi sen moderna tekniko
Kiam ili estas kune kaj tio eblas, ili forĵetas poŝtelefonojn, poŝkomputilojn. Se ili komune vespermanĝas, ili ne rigardas poŝtelefonon, sed ili babilas. Libertempe ili ne bezonas meti fotojn al socia reto, ili ne havas tempon por tio, ĉar ili dediĉas sin unu al la alia. Kiam ili revenas el laborejo, ili ne sidiĝas ĉe la komputilo por kontroli siajn retaĵojn, sed ili parolas pri la tago kaj unu al la alia.
6. Ili komune tediĝas
Estas facile travivi aktivajn momentojn, sed kiel travivi ĉiutagan tempon, kiu ofte estas simila tagon post tago? Multaj devoj kaj neniu ekzalto. Se du personoj bone kunrilatas, ili sukcesas eĉ enui komune.
Dum tiuj grizaj tagoj ili kapablas superi grizecon – aŭ per bona vespermanĝo, kiun ili komune kuiras, aŭ per bela filmo, kiun ili spektas.
Al kontentaj paroj sufiĉas esti nur kune, ili ne bezonas deliri, distri aŭ „terure feliĉiĝi“.
7. Ili manĝas kune
minimume unufoje tage ili trovas tempon por kune sidiĝi kaj manĝi. Ne gravas, ĉu ili maten-, tag- aŭ vespermanĝas. Sed ili kundividas tiun momenton. Nepre ili ne pripensos, ke unu manĝos ĉe la televidilo kaj alia ekzemple ĉe la komputilo.
8. Ili surprizas unu la alian
Ne temas pri megalomania libertempo en Kariba maro, plenriĉe sufiĉas etaj diversaĵoj,  Ekzemple se ili intencas halti en vendejo por aĉeti - de vivkunulo - ŝatatan fiŝon, kiun ili komune preparos por vespermanĝo.
9. ili havas komunajn projektojn
pri io ajn, de planoj de vojaĝo, ĝis konstruado de domo, kreado de firmao aŭ edukado de infanoj. Simple ili pripensas ion, kio estas komuna, kio superas iliajn ĉiutagaĵojn kaj persistas dum longa tempo. Io, kio ligas ilin longdaŭre, kio meritas investojn, tempon, energion kaj pri kio ili fieras.
10. Ili sukcesas esti solaj
Egale, ĉu libertempo, kiun ĝuas kunulo kun amikoj, aŭ kuracrestado kun amikinoj, aŭ simple semajnfino, kiu separas unun de la alia dum laborvojaĝo – kontentaj paroj kredas al si, ne suspektas la alian, ili ne pensas, ke la alia farus iun „fiaĵon“.
Do, ĉu vi faras minimune iun el tiuj ĉi dek kondutoj?

Nenhum comentário:

Postar um comentário