quinta-feira, 10 de agosto de 2017

Datumoj pri Universalaj Kongresoj de Esperanto - Herbert A. Welker el Brazilo

Ĉiuj esperantistoj scias, ke la unua Universala Kongreso (UK) okazis en 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro, kaj eble ankaŭ, ke partoprenis (aŭ aliĝis) 688 homoj.
La UK kun la plej granda nombro de aliĝintoj estis tiu de Varsovio, Pollando (1987): 5.946.
Sur la sekvantaj lokoj estas (kun pli ol 4.000 aliĝintoj): Nurenbergo, Germanio (1923), Budapeŝto, Hungario (1983), Varno/Varna, Bulgario (1978). Preskaŭ 4.000 aliĝis en 1966 en Budapeŝto.
Sed estas interesa la jena aserto en la Vikipedio:
“La plej grandan nombron de partoprenantoj (5986 oficialaj aliĝintoj) havis la jubilea kongreso en Varsovio, kiu markis la centjariĝon de Esperanto. Verŝajne tamen pli granda estis la UK 1923 en Nurenbergo, kun proksimume 3500 veraj partoprenantoj, dum en la UK-oj en komunistaj landoj estis ĉiam konsiderinda nombro da krokodiloj.”
Vi vidis supre, ke Budapeŝto estis menciita dufoje. Sed fakte okazis en ĝi tria UK (en 1929). Aliaj urboj en kiuj estis organizitaj UK-oj pli ol unu fojon estas la jenaj:
(Por ke la sonregistraĵo ne estu tro longa mi ne laŭtlegos ĉiujn detalojn.) 
4 fojojn:
Kopenhago, Danlando (1956, 1962, 1975, 2011)
Vieno, Aŭstrio (1924, 1936, 1987, 1992)
3 fojojn:
Antverpeno, Belgio (1911, 1928, 1982)
Berno, Svislando (1913, 1939, 1947)
Roterdamo, Nederlando (1967, 1988, 2008)
2 fojojn:
Ĝenevo, Svislando (1906, 1925)
Helsinko, Finlando (1922, 1957)
Krakovo, Pollando (1912, 1931)
Havano, Kubo (1990, 2010)
Londono, Anglio (1938, 1971)
Parizo, Francio (1932, 1950)
Pekino, Ĉinio (1986, 2004)
Prago, Ĉeĥio (1921, 1996)
Rejkjaviko, Islando (1977, 2013)
Seulo, Sud-Koreio / Korea Respubliko (1994, 2017)
Stokholmo, Svedio (1934, 1980)
Vilnio, Litovio (1925, 2005)
Zagrebo, Jugoslavio/Kroatio (1953, 2001)

Ekster Eŭropo la Uk-oj okazis en la jenaj urboj:
1910: Vaŝingtono, Usono
1915: Sanfrancisko, Usono
1965: Tokio, Japanio
1972: Portlando, Usono
1981: Braziljo, Brazilo
1984: Vankuvero, Kanado
1986: Pekino, Ĉinio
1990: Havano, Kubo
1994: Seulo, Sud-Koreio
1997: Adelajdo, Aŭstralio
2000: Tel-Avivo, Israelo
2002: Fortalezo, Brazilo
2004: Pekino, Ĉinio
2007: Jokohamo, Japanio
2010: Havano, Kubo
2012: Hanojo, Vjetnamio
2014: Bonaero, Argentino
2017: Seulo, Sud-Koreio
Oni perceptas, ke en la lastaj jaroj la UK-oj estas organizataj pli kaj pli ekster Eŭropo – kio estas bonega indico de la tutmondiĝo de Esperanto.
Ĉi-jare okazis la sepan fojon UK en Azio. Evidente Esperanto – kvankam intencita kiel universala lingvo – estas eŭropa, aŭ almenaŭ eŭropdevena, lingvo. Pro tio ĝi estas pli facile lernebla por homoj, kies gepatra lingvo estas unu el la eŭropaj (kaj hindeŭropaj) lingvoj. Kaj ĝuste pro tio estas mirige kaj admirinde, ke tiom da azianoj lernas ĝin – ne nur lernas, sed ankaŭ bone regas ĝin.
Evidente ne estis surprizo, ke en Seulo la plejparto de la partoprenantoj estis azianoj. Antaŭ la UK, la 13-an de julio, laŭ la retejo de UEA estis aliĝintaj 242 koreanoj, 186 japanoj kaj 114 ĉinoj. La sekvajn lokojn okupis la francoj (85), la germanoj (36) kaj la brazilanoj (35).
Kial mi menciis la 13-an de julio? Fakte mi partoprenis en la UK de Seulo, sed ĉi tiun artikolon mi jam skribis antaŭ ĝi, en la menciita dato, ĉar ĝis nun mi ne revenis hejmen. Sendube mi povus skribi tekston dum la kongreso, sed mi ne povus sonregistri ĝin.
Eble mi produktos poste alian artikolon – pri la seula UK –, sed estus pli bone, se iu aziano skribus ĝin. Bedaŭrinde en la Esperanta Retradio estas ĝis nun nur okcidentaj kunlaborantoj.

Nenhum comentário:

Postar um comentário