sábado, 1 de julho de 2017

Transporto de akvo al duonseka regiono - Herbert A. Welker

Brazilo disponas la plej grandan rezervon de dolĉa akvo en la mondo. Jam la rivero Amazonas enhavas 25 procentojn de la mondaj rezervoj. Tamen, ĉar Brazilo estas grandega lando, preskaŭ kontinento, ne en ĉiuj regionoj abundas akvo. Unu el la diversaj brazilaj biomoj estas granda regiono en nordorienta Brazilo. Ties klimato estas nomata duonseka, kaj eĉ la regiono nomiĝas “brazila duonsekejo”. Ĝi etendiĝas sur pluraj subŝtatoj kaj okupas preskaŭ 1 milionon da kvadrataj kilometroj, aŭ 11 procentojn de la tuta Brazilo, kio estas preskaŭ la trioblo de Germanio.
La vorto “duonseka” jam montras, ke la regiono ne estas tute seka, ne estas dezerto, sed ĝi estas sekega; en multaj lokoj mankas akvo, kaj ofte okazas longdaŭraj periodoj de sekeco, t.e. de manko de pluvo. Ekzemple nun regas gravega sekeco, kiu jam daŭras kvin jarojn kaj estas la plej malbona de la lastaj cent jaroj. Plantoj mortas, multaj bestoj mortas, multaj homoj – agrokulturistoj kaj iliaj familioj – suferas pro manko de akvo kaj de mono (ĉar ili ne plu havas plantojn aŭ bestojn por vendi).
Proksime al tiu regiono fluas la rivero San Francisko, unu el la plej grandaj de Brazilo kaj de Sudameriko. Pro tio jam en 1847 ekestis la ideo transporti parton de la akvo de tiu rivero al la duonseka regiono – evidente tra kanaloj. Sed en tiu epoko mankis mono por realigi la projekton. La ideo daŭris dum unu jarcento, kaj en 1943 la tiama Prezidento Getúlio Vargas volis realigi ĝin, sed ankaŭ li ne sukcesis.
En la 1980-aj jaroj, dum la prezidenteco de Generalo João Figueredo, oni fine eklaboris konkretan projekton. En 1994 Prezidento Itamar Franco nomumis Ministron de la Regiona Integrado kaj postulis la realigon de la menciita projekto. Nek dum lia prezidenteco nek dum tiu de lia posteulo Fernando Henrique Cardoso tio okazis, sed tiu prezidento kreis kelkajn instituciojn kiuj devis prizorgi la aferon. Lia posteulo, Prezidento Lula, komisiis pluajn ĉiutipajn studojn pri la eblo konstrui kanalojn por transporti akvon de la rivero San Francisko al la duonseka regiono. Okazis multaj diskutoj, ĉar ne ĉiuj brazilanoj konsentis kun tia entrepreno. Ĉefe la enloĝantoj de la regionoj apud la subaj partoj de la rivero (post la elirejoj de la kanaloj) timis, ke mankos akvo al ili. Tamen en 2005 la Nacia Konsilio pri Akvaj Riĉfontoj aprobis la tutan projekton de ligado de la rivero San Francisko kun la nordorienta baseno.
Laŭ la projekto la registaro intencis konstrui ĉefe du grandajn kanalojn (aŭ kanalsistemojn), unu en nordorienta direkto (“Orienta Akso”), la alia en norda direkto (“Norda Akso”). La unua longos 220 kilometrojn, la dua 400 kilometrojn. Kune la du kanaloj transportos akvon al ĉirkaŭ 12 milionoj da homoj, malgrandigante ilian suferon.
En 2007 komenciĝis la laboroj pri la “Orienta Akso”, poste ankaŭ tiuj pri la alia. Sed la laboroj estis kelkfoje interrompitaj, alifoje necesis ripari partojn de jam konstruitaj sekcioj.
Nun, en 2017, la Ministerio pri Nacia Integrado anoncis, ke la kanalo de la “Orienta Akso” estas preta kaj portas akvon al 700.000 homoj, kaj la alia akso estas preta je 96%. Do baldaŭ la tuto de la menciitaj 12 milionoj da enloĝantoj de la duonseka regiono de Brazilo ricevos la tiom bezonatan akvon.
Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita