quarta-feira, 12 de julho de 2017

Lingvolernado laŭ aĝo kaj kapablo - Anton Oberndorfer.

Kiel mi jam diris en antaŭa sonartikolo, estas unuavice junaj homoj kiuj eklernas kroman lingvon. Tio povas okazi jam en la familio (se la gepatroj parolas malsamajn lingvojn), en la infanvartejo aŭ en lernejo. En ĉiuj tiuj kazoj ne la infano decidas pri la lingvolernado, sed la gepatroj aŭ la ŝtato. La ŝtato diktas la instruadon de la landa lingvo kiujn la infanoj de enmigrintoj devas lerni por regi ĝin estonte (preskaŭ) same bone kiel denaskaj parolantoj de la landa lingvo.
Kaj la ŝtato ankaŭ ordonas kiu fremdlingvo estu instruata ekde kiu aĝo. En mia lando Aŭstrio tio estas la angla lingvo, kiu estas iomete instruata jam ekde la bazlernejo, sed vere nur post la bazlernejo. Se temas pri la lernado de dua fremda lingvo, tiam la lernantoj plej ofte jam havas elekteblecon, ĉu ili ekzemple volas lerni la francan, la hispanan aŭ la rusan.
Do, ju pli homo progresas laŭ aĝo, des pli lingvolernado okazas laŭ propra volo. Ĉiu ja devas decidi por si mem kiu lingvo estos bezonata por la plua vivo, ĉu por studado en universitato, ĉu por havi vivopartneron, ĉu por la profesio. Se iu serĉas vivopartneron el alia lando, tiam la scipovo de la lingvo de tiu lando estas granda avantaĝo. Sed se juna homo ankoraŭ ne scias el kiu lando devenu la serĉota vivopartnero, tiam gravas la scipovo de internacia lingvo, ĉu la angla, ĉu Esperanto.
Aliflanke se mankas vera bezono pri lernado de kroma lingvo, tiam la intereso pri la lernado de plua lingvo dependas de persona kapablo, de sociaj kaj kulturaj interesoj kaj de disponebla libertempo por okupiĝi pri tio. Junaj plenkreskuloj tamen en tiu aĝo apenaŭ havas liberan tempon por okupiĝi pri io tia, ĉar la trovo de laboro, la fondado de familio, kaj eble la konstruado de propra domo forte okupas ilin.
Do libervola, laŭplaĉa okupiĝo pri kroma lingvo (ekz. pri Esperanto) povas okazi nur post tiu vivofazo, do ekde proksimume la 40-a vivojaro. Ne estas granda procentaĵo da homoj kiuj en tiu aĝo ankoraŭ kapablas lerni kroman lingvon, sed se ekzemple temas pri instruistoj kiuj ja por sia profesio bezonas altajn lingvajn kapablojn, tiam estas tre bone imageble ke ili kapablas lerni Esperanton tiel bone ke ili povas partopreni en la internacia E-komunumo.
Se la E-komunumo volas plivastigi sian homan bazon, tiam indas koncentriĝi pri tiu celgrupo, ĉar tie estas homoj kiuj povas atingi regadon kaj de la parola lingvo kaj la aktivan regadon de la skriba lingvo. La Esperanta Retradio estas trafa ekzemplo por tio kiel tio funkcias.

Nenhum comentário:

Postar um comentário