sábado, 29 de julho de 2017

Lecioneto / pequena lição - 74

streb6i (ntr) Energie streĉi la fortojn de la korpo, menso aŭ spirito, por atingi celon: kiam komencas frosti, vi tuj strebas ekster la landonZĉio devas senripoze strebi antaŭen!Zmi povas ja fariĝi majstro, mi laboros k mi strebos antaŭen!Zal malpieco strebas ilia animoXnur al bono k vero mi strebasZmi luktis k strebis por la infanoZ aspiripenisopiri.
streb(ad)o. Ag(ad)o de iu, kiu strebas: sed—ĉie blinda k malica strebo!Kekzistas homoj, kiuj de tempo al tempo sentas strebadon al poezioZ.
streĉ/i (tr)
1 Forte tiri suplan objekton k teni ĝin en pli longigita aŭ pli larĝigita stato: streĉi ŝnuron rigidastreĉi draton tra la vojostreĉi nodonstreĉi pergamenon sur la aperturostreĉi la tendotolon per lignaj najloj; (analoge) kiam la tamburo estis sufiĉe streĉitaB.
2 En alta grado uzi sian korpan forton por ia movo, gesto: li pli fiere levis sian kapon, streĉis sian kolonZstreĉi la muskolojn de la brakojstreĉi siajn krurojn (por refreŝiĝi post sidado); la ĉevalo streĉis la orelojn; (analoge) streĉi la okulojnZ (pf).
3 (f) Uzi plej energie siajn psikajn fortojn, por atingi celon: mi streĉos ĉiujn miajn fortojn k nepre alvenosZstreĉi la rigardonZ, la atentonBstreĉi sian memoronvane vi streĉis viajn pensojnZli meditis tiel, ke lia cerbo estis forte streĉitaZ; (analoge) streĉi la kuraĝon.
4 Apliki forton (de tiro, premo, flekso, tordo ks) al elasta korpo, por iel utiligi la rezultontan laboron: streĉi risortonBtordostangon; (analoge) streĉi horloĝonB (ties risorton); li instruis miajn brakojn streĉi kupran pafarkonX.
5 🏠 Kunigi la tajlitajn ŝtonojn de arko aŭ volbo k kunfiksi ilin per ŝlosilo.
streĉa. Karakterizata de streĉo: la vivo devus esti streĉa bataloZstreĉe laĉita korseto.
streĉo
1 Apliko de forto al parto de la korpo aŭ al pli-malpli elasta objekto: kiu transmovas ŝtonojn, faras al si difekton per streĉoZvundo de muskolo post streĉostango sub streĉo de tiro emas plilongiĝi; (fteni la okulojn en streĉoZdank’ al la lasta streĉo de mia energioZ streĉolimo.
2  Ĉiu el la agoj de fortoj, kiuj deformas korpon: flekso, kunpremo, tordo, tiro, tondo.
streĉado. Longa aŭ ripeta streĉo: troa streĉado de la okuloj povas kaŭzi kronikan kataronZ; (fhordaŭra streĉado de la atento estas peno, kiun infanoj ne kapablas.
streĉeco. streĉiteco: ŝi senvive falis, tiel efikis sur ŝi la streĉeco, timo k doloroZ.
streĉiĝi. Iĝi streĉita: ŝtofo, kiu facile streĉiĝasla naĝmembrano inter la fingroj tiel streĉiĝis, ke ĝi disŝiriĝisZĉiuj ĝermis, rapide elkreskis, ĉio, kio havis vivon, streĉiĝis suprenZli streĉiĝis sur la pintoj de la piedoj, por atingi la libron; (fla haroj streĉiĝasZ (de teruro); streĉiĝi el la haŭtoZ (pro subita surprizego).
streĉiĝo
1 Ŝanĝo de formo, kiun suferas korpo sub influo de tir-, prem- aŭ tordo-forto: streĉiĝo de trabo, de pontoplanko.
2 Uzo plej energia de io: tio postulas la streĉiĝon de ĉiuj fortoj de la prudento k de la voloZŝia penegado, per sia propra tro forta streĉiĝo, nepovebligis ĉiun progresonZ.
streĉilo. Io, kio servas por streĉi: streĉilo de dratostreĉilo de poŝhorloĝo.
streĉita
1 Tia, ke oni ĝin fizike streĉis: streĉita kaŭĉuka ŝnurostreĉita arko«(S)streĉita Kordo» (poemaro de Kaloĉajo).
2 Λ (pp parolsono) Tia, ke ĉe ĝia prononco la muskoloj estas streĉitaj pli ol ĉe sono, kun kiu oni faras komparon: ĝenerale la franclingvaj vokaloj estas pli streĉitaj ol la anglalingvaj.
3 (f) Ekstreme energia: streĉita marŝoBĉe tiu streĉita laboro ĝi rompis al si la femuronZla tuta mondo E-ista atendas kun streĉita atendo la rezultojn de viaj laborojZŝi pensis, ke forte streĉita febra penegado kompensos al la cerbo la jarojn de senlaborecoZ.
4 (f) Kriza: streĉitaj diplomatiaj rilatoj.
streĉiteco. Stato, karaktero de tio, kio estas streĉita: la streĉiteco de la politika situacio.
ĉirkaŭstreĉi. Stringi.
disstreĉi. Disigi per streĉo.
kontraŭstreĉi. streĉi, por rezisti: estis tia vento, ke oni vere devis sin kontraŭstreĉiZ.
kunstreĉi. Kunigi per streĉo.
malstreĉi. Ĉesi streĉi: malstreĉu vin k iom ripozuli estis kiel instrumento, kies kordoj malstreĉiĝis k ne plu povas soniZmalstreĉita kablo, risorto.
malstreĉa. Ne rigida, ne strikta.  loza.
trostreĉi. Tro forte aŭ ofte streĉi: cerba, lerneja trostreĉado.
sukstreĉo 🍁 Ŝvelo de planto pro premo de la suko.
ŝustreĉilo. Aparato, kiun oni enmetas en ŝuojn ks, por konservi ilian formon.


***
Strebi(i.) esforçar-se, empenhar-se, buscar.strebo (tb. strebado) (grande esforço empregado na aquisição de algo ou na execução de um trabalho) impulso, ímpeto, molição.¨strebadi al disputar.

Streĉi(tr.) 1 entesar, esticar, retesar, engatilhar, tornar tenso, armar (mola, fuzil, arco), distender. 2 apertar, dar corda (em relógio). streĉa esticado, retesado, tenso, estricto.streĉo contração, tensão. streĉado(tb. streĉiĝo) contração, tensão, distensão. streĉeco (med.) estresse.streĉiĝi distender-se.streĉiĝo (tb. streĉado) contração, tensão, distensão. streĉilo (tb. streĉoŝlosilo) chave (de dar corda, de afinar).streĉita tenso, retesado, esticado. streĉoŝlosilo = streĉilo. streĉpesilo balança de mola. fortostreĉo esforço. gambodisstreĉo (gin., bail.) = spagato. malstreĉa bambo, relaxado, frouxo. malstreĉi (tr.) 1 relaxar, afrouxar. 2 desentesar, desapertar. malstreĉita(tb. loza) bambo, relaxado, frouxo, largo, folgado. ¨malstreĉi sin desabafar, abrir o coração.
Dicionário de Túlio Flores
Português-Esperanto / Esperanto-Português.

Nenhum comentário:

Postar um comentário