quarta-feira, 19 de julho de 2017

Lecioneto / pequena lição - 72

lingv/o PV
*lingvoTEZ Vikipedio
1.TEZ
 Sistemo da vortoj uzata de etno aŭ alia homgrupo por interkompreniĝo: fremda, hejma, gepatra lingvo; mi ne scias la lingvon hispanan [1]; lingvo internacia, kiu, ne entrudiĝante en la doman vivon de la popoloj, povus, almenaŭ en landoj kun diverslingva loĝantaro, esti lingvo regna kaj societa [2]; se ni volas havi lingvon tutmondan, ni devas antaŭ ĉio kutimi meti niajn personajn gustojn sur la lastan planon [3]; la lingvo internacia devas vivi, kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiaj estis ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj [4]; unu el la plej ĉefaj taskoj de niaj verkistoj devas esti la ellaborado de la lingvo [5]; nia lingvo devas servi ne sole por dokumentoj kaj kontraktoj, sed ankaŭ por la vivo [6]; la lingvo internacia restas senŝanĝa en tiu formo, en kiu ĝi estas proponita de mi[7].
2.TEZ
Tiu sistemo rigardata kiel karakterizo de speciala grupo da individuoj aŭ de aparta fako: la komuna, scienca, teĥnika lingvo; la biblia, popola lingvo; la lingvo de la metiistoj, ŝtelistoj ktp. SIN:idiomoSUB:ĵargonoslangodialekto
3.TEZ
Ĉio servanta por esprimi pensojn aŭ sentojn: la lingvo de la surdmutuloj, de la bestoj; la algebra lingvo. SUB:mimikoPRT:signo
4.TEZ
 Aro da signoĉenoj difinita per formala gramatiko (sintakso), al kiuj signoĉenoj ofte estas atribuita signifo (semantiko): formala lingvo (kontraste al la homa lingvo, ĉu nature etna kiel la angla, ĉu planlingvo kiel Esperanto); regula, senkunteksta, kuntekstohava lingvo (t.e. difinita per gramatiko apartenanta al samnoma tipo).
lingvaTEZ
Rilata al lingvo: lingvaj demandoj, studoj. SUB:lingvistika.
lingvaĵo
1.TEZ
Lingva fenomeno; trajto, detalo, apartaĵo, esprimilo, elemento de lingvo: enkonduki progresantojn en la lingvajn terenojn de Esperantujo, kie la normo ankoraŭ ne tute kristaliĝis aŭ ne stabiliĝis, kaj indiki subtilajn lingvaĵojn atentindajn kaj polurindajn [8]; plezuro diluita de mislingvaĵoj [9]; ŝi laŭdis min kaj korektis kelkajn nacilingvaĵojn [10]; franclingvaĵoZ (trajto tipe franclingva)SUB:dirmanieroesprimoparolturno
2.
Ies tipa maniero sin esprimi per lingvo: la lingvaĵo de la libro estas ĝenerale bona kaj flua [11]; la lingvaĵo estas lia propra, ankoraŭ ne tre vortriĉa esperanto; [12].
lingvano
 Homo scianta kaj uzanta koncernan lingvon, ano de la koncerna lingvokomunumo (lingvanaro): anglalingvano, franclingvano, ruslingvano; alilingvano; samlingvano; esperantlingvanoesperantisto 
Rim.: Oni vidas ke „lingvan“ estas ofte uzata kvazaŭsufikse. Imitante nacilingvojn oni ankaŭ diras sinonime per pli longa priskriba maniero: „parolanto de“ (koncerna lingvo).
lingvisto, lingvosciencistoTEZ Vikipedio
Sciencisto, kiu studas pure lingvajn demandojn, fakulo pri lingvoscienco. SUP:filologo
cellingvoTEZ
Lingvo en kiun oni tradukas. ANT:fontolingvo
faklingvoTEZ Vikipedio
La terminaro kaj la tradiciaj parolmanieroj uzataj en iu fako aŭ okupo; profesia ĵargono1.b.
fontolingvoTEZ
1.TEZ
Lingvo el kiu oni tradukas. ANT:cellingvo
2.
Lingvo el kiu alia lingvo pruntas vorton, parolmanieron aŭ alian lingvan trajton: se la fontolingvo uzas nelatinan alfabeton, la (pruntata) vorto do devas esti „transskribata“ en la esperantan alfabeton [13].
gestolingvo, signolingvoTEZ Vikipedio
 Lingvo kiu signifojn peras ne per sonoj, sed per gestoj, korpaj kaj vizaĝaj esprimoj: min surprizis ke ekzistas aparta sveda gestolingvo [14].
interlingvo Vikipedio
1.TEZ
 Lingvo komune uzata de malsamlingvanoj por sin interkompreni: la rusa kiel interlingvo en orienta Eŭropo [15]. en Afganujo ... la Persa estas la ĝenerala interlingvo [16].
2.TEZ
=pontolingvo oni enkondukas interlingvon, tiel ke ĉiu traduko iru el ajna fonta lingvo al la interlingvo kaj de tie plu al la dezirataj celaj lingvoj [17].
maŝinlingvoTEZ
 Lingvo kiun sentraduke komprenas kaj rekte interpretas la aparataro de komputilo. VD:kodoasembla lingvo
mortinta lingvoZTEZ Vikipedio
 Lingvo ne plu uzata en la ordinara interhoma komunikado, eventuale konservita en skribaj fontoj kaj eventuale uzata en ritaj aŭ aliaj specialaj okazoj: elekti ian el la lingvoj mortintaj (ekzemple latinan, grekan, hebrean) [18]; tia revivigo de mortinta lingvo ne estas unika [19].

Rim.: PV kaj la PIV-oj ne mencias la bone atestitan zamenhofan terminon „mortinta lingvo“; anstataŭe ili donas „la vivaj kaj mortaj lingvojZ“ [20]kion ili markas kiel zamenhofan. Ĝis nun neniu povis al mi indiki la zamenhofan fonton de ĉi tiu ekzemplo, kiu tute malakordas kun la zorga zamenhofa distingado inter „mortinta“, „morta1“ kaj „malviva1.a“. Eĉ se tia escepta apero ekzistas, ĝi tamen ne estas la normala dirmaniero zamenhofa, kaj ĝia uzo en la PIV-oj estas misprezento; sed supozeble ĝi estas simple falsita el „El ĉiuj ekzistantaj lingvoj vivaj, mortintaj kaj artaj la kongreso povas elekti sole nur unu lingvon: Esperanto“ [21][Sergio Pokrovskij]
planlingvoTEZ Vikipedio
 Lingvo konscie kreita laŭ plano, almenaŭ je sia komenciĝo: al Eugen Wüster ni dankas por la enkonduko de terminoj „planlingvo“ kaj „esperantologio“ [22].
plurlingveco, multlingveco Vikipedio
1.TEZ
Scio, uzo de pluraj lingvoj fare de homo: plurlingveco de infanoj [23]ANT:unulingveco
2.TEZ
=plurlingvismo kiel la ĉefa demando reliefiĝis, kiel konservi multlingvecon kaj samtempe tamen plifaciligi la komunikadon [24]; se Eŭropo vere volas protekti sian plurlingvecon, ĝi devos zorgi ke neniu lingvo atingu superecon [25].
plurlingvismoTEZ Vikipedio
 Situacio, en kiu pluraj lingvoj estas uzataj; plurlingveco2la orientiĝo al plurlingvismo ... ĉiam pli karakterizas almenaŭ la eliton de la Esperanto-movado [26]ANT:unulingvismo
plurlingvuloTEZ
 Homo scianta plurajn lingvojn; poliglotoenlande vojaĝanta hindo, krom se li estas escepta plurlingvulo, devas paroli ĉie la anglan lingvon [27]ANT:unulingvulo
pontolingvoTEZ
Intera lingvo en kiun oni tradukas por poste plu traduki en cellingvon: Esperanto servis kiel pontolingvo por traduki verkojn el la hungara en la ĉinan;  pontolingvo estas utila rimedo en plurlingva tradukado, ĉar se necesas traduki el m programlingvoj en n maŝinlingvojn, ĝi ebligas konstrui nur m+n tradukilojn (m tradukilojn el la fontaj lingvoj en la pontan, plus n tradukilojn el la ponta lingvo en la celajn), anstataŭ m×n rektajn tradukilojn.
pralingvoTEZ Vikipedio
 Lingvo, el kies dialektoj devenas grupo da parencaj lingvoj (formantaj lingvofamilion): Latino estas la pralingvo por la latinida lingvofamilio; sed ion parencan oni trovas, eĉ en loko tre nobla, en lingvo plej proksima al la komuna pralingvo de grekoj, latinoj, ĝermanoj kaj slavoj: en la sanskrito [28].
programlingvoTEZ Vikipedio
 Formala lingvo por prezenti komputilajn programojn: Algolo, Fortrano, Paskalo kaj C estas famaj programlingvoj; altnivela, ordonema, deklarema, strukturema, objektema programlingvo.
translingvigiTEZ
(malofte)
=traduki provante translingvigi, oni sekvas ideon, ĝin forĵetas, kaptas alian, ĝin forĵetas, ktp [29].
unulingveco
1.TEZ
 Scio, uzo de sole unu lingvo fare de homo: la eŭropa situacio ... helpas klarigi la obstinan unulingvecon de britoj [30]ANT:plurlingveco1
2.TEZ
 Situacio, en kiu sole unu lingvo estas uzata: en „Esenco kaj estonteco de la ideo de Lingvo internacia“ [L. L. Zamenhof] opinias, ke la unulingveco de la homaro neniel estus malbono [31].
unulingvismoTEZ
 Situacio, en kiu sole unu lingvo estas uzata; unulingveco2Leonard Orban komencis foliumi gazeton, kiun li poste levis por citi filozofon, laŭ kiu unulingvismo facile kaŭzas «unupensismon» [32].ANT:plurlingvismo
unulingvuloTEZ
 Tiu, kiu scias sole unu lingvon: ĉu dulingvuloj akiras trian lingvon pli rapide ol unulingvuloj akiras la saman lingvon [33]ANT:plurlingvulo
lingvosciencoTEZ Vikipedio
 Scienco pri la homaj lingvoj, iliaj evoluo kaj funkciado: ne estante fakulo en lingvoscienco, li (Zamenhof) tamen kreis esperanton dum centoj da sciencoriĉaj filologoj kaj lingvistoj amasigis plej lertajn kaj konvinkajn argumentojn por „pruvi“, ke artefarita lingvo estas utopia entrepreno [34]; en NPIV „morfem/o“ ricevis tute alian difinon laŭ moderna (Usondevena) lingvoscienco [35]VD:filologiointerlingvistiko
lingvosciencaTEZ
Rilata al lingvoscienco: [la „interna ideo“] estis ia unuecigilo kaj ludis atentindan rolon en la kriza epoko, kiam matematikuloj kaj logikemuloj maltrafe volis enkonduki sur la lingvosciencan kampon disciplinojn taŭgajn nur en abstraktaj sciencoj [36].
planlingvosciencoTEZ
 Scienco pri planlingvoj, parto de lingvosciencolaŭ vidpunkto de preskriba planlingvoscienco ... la artikolo estas forigenda [37].
***
Lingvo 1 língua, linguagem. 2 idioma. lingva (relativo a língua) linguístico, idiomático. lingvaĉo algaravia, charabiá. lingvaĵo (tb. idiotismo, idiomaĵo) (expressão própria de uma língua) idiotismo. lingviko (ling.) = lingvoscienco. lingvisto (especialista em linguística) linguista. lingvistiko (ling.) = lingvoscienco. lingvoscienco (tb. lingviko, lingvistiko) (ling.: ciência dos fatos da linguagem) linguística, glossologia, glotologia. anglalingvano (indivíduo que fala inglês) anglófono. cellingvo (em tradução, língua para a qual se verte um enunciado) língua-alvo, língua de chegada. Vd. fontlingvo. dulingva bilíngue. dulingvismo biliguismo. fingrolingvo alfabeto manual (para surdos-mudos). fontlingvo (em tradução, língua em que está o enunciado que se quer traduzir para a língua-alvo) língua-fonte, língua de origem. Vd. cellingvo. franclingvano (indivíduo que fala francês) francófono. fremdlingva de língua estrangeira. fremdlingvo língua estrangeira. gestolingvo (meio de comunicação por gestos e sinais, usado pelos surdos-mudos) língua de sinais. interlingvisto (especialista em interlinguística) interlinguista. interlingvistiko (ling.: estudo das condições linguísticas, culturais e sociológicas do uso de uma língua comum nas relações internacioanais) interlinguística. kaŝlingvo língua secreta. mondlingvo (tb. internacia lingvo) língua mundial, língua internacional. planlingvo (ling.) (tb. artefarita lingvo) língua planejada, língua construída, língua artificial, “conlang”. plurlingva 1 (que fala várias línguas) poliglota. (que está escrito em várias línguas) plurilíngue, poliglota: plurlingva vortaro dicionário plurilíngue. pontlingvo (língua para a qual um texto foi traduzido e da qual se fazem traduções para outras línguas) língua-ponte. portugallingva de português: portugallingva vortaro dicionário de português. portugallingve em português. portugallingvano (indivíduo que fala português) lusófono. signolingvo = gestolingvo. unulingva (que usa apenas uma língua) unilíngue, monolíngue. ¨ artefarita lingvo (tb. planlingvo) (ling.) língua artificial. brazila gestolingvo língua brasileira de sinais. brazila signolingvo = brazila gestolingvo. formortinta lingvo (ling.: língua totalmente desaparecida, da qual não restou nenhum documento ou que deixou pouquíssimas evidências, como o lombardo, o burgúndio etc.) língua extinta. internacia lingvo língua internacional. keltaj lingvoj línguas célticas. konstruita lingvo (ling.) = planlingvo. latina lingvo (ling.) = latino. latinida lingvo (ling.) língua neolatina, língua românica. mortinta lingvo (ling.: aquela da qual não há mais nativos falantes, e que só é conhecida através de documentos, como o grego antigo) língua morta.
Idiomo idioma, linguagem, língua. idioma idiomático. idiomaĵo 1 (ling.: traço ou construção peculiar de uma determinada língua) idiotismo, idiomatismo. 2 (tb. idiotismo) (ling.: locução própria de uma língua, cuja tradução literal não faz sentido numa outra língua de estrutura análoga) idiotismo, idiomatismo, expressão idiomática.
Dicionário de Túlio Flores
Português-Esperanto / Esperanto-Português.

Nenhum comentário:

Postar um comentário