sexta-feira, 14 de julho de 2017

Lecioneto / pequena lição - 71

Komput/i (tr)
1 💻∆ Kalkuli per aplikado de algoritmo, precipe per komputilo: komputi milionon da decimaloj de π; komputi paskodatojn laŭ Viktorio; proceduro, kiu komputas inverson de matrico.
2 (ark.) Nombri aŭ mezuri.
komputa. Rilata al komputado: komputa sistemo; komputa centro (komputejo); komputa povumo; komputa lingvistiko (perkomputila esplorado pri homa lingvo).
komputo
1 Ago de komputanto aŭ komputilo.
2 Perkalkula difino de la kalendaro rilate al la nefiksaj festotagoj por la eklezia uzado, i.a. koncerne la Paskotagon.
komputado
1 Ago de iu, io komputanta: taskvica, tuja komputado; telekomputado.
2 Aplikado de komputiloj. programado.
komputebla ∆ Determinebla per algoritmo: teorio pri komputeblaj funkcioj; komputebla aro (aro, kies membroj estas listigeblaj per algoritmo). decidebla.
komputejo. Entrepreno aŭ fako plenumanta komputadon.
komputiko 💻 Scienco pri komputado. informadiko.
komputikisto 💻 Fakulo pri komputiko.
komputilo
1 Aparato, kiu aŭtomate prilaboras datenojn laŭ instrukcioj: persona komputilo; tekokomputilo (kunportebla komputilo); mikrokomputilo; komputilego; enkonstruita komputilo; perkomputila desegnado, projektado, kompostado, instruado, tradukado; komputila sistemo; komputila reto; komputila klero; komputile helpata; komputile legebla. dateno, kalkulilo, programo.
2 (ark.) Nombrilo aŭ mezurilo.
komputilisto. Homo, kiu profesie okupiĝas pri komputiloj.
komputisto
1 Homo, kiu profesie okupiĝas pri komputado. programisto.
2 (ark.) Homo profesie faranta rutinajn kalkulojn laŭ pretaj formuloj.
komputopreta. Prezentita en formo taŭga por komputado, komputile legebla: komputopreta dokumento.
Komputi (tr.) 1 (inf.: calcular por meio de um algoritmo, especialmente usando um computador) computar. 2 (arc.) contar, calcular, medir. komputo 1 (ação de computar) computação. 2 cômputo. komputiko informática, ciência da computação, computação. komputila 1 (relativo a computador) computacional, computadorizado. 2 (tb. perkomputila) (que utiliza computador) computadorizado: komputila tomografio tomografia computadorizada. komputilo 1 (inf.) computador. 2 (arc.) contador, registrador, medidor, calculador, calculadora. tekokomputilo (tb. tekkomputilo, portebla komputilo) (inf.: computador portátil de dimensões um pouco acima do formato A4 e de peso de 1 a 3 kg) “laptop”, “notebook”.

Nenhum comentário:

Postar um comentário