terça-feira, 18 de julho de 2017

Ĉu la homo konas sian planedon? - Paŭlo Sergio Viana.

Unu el la rezultoj de la scienca esplorado estas montri, ke ni homoj ne bone konas nian planedon. Dum la produktado de sia libro “Genezo”, antaŭ kelkaj jaroj, la brazila fotografiisto Sebastião Salgado konstatis, ke preskaŭ duono de la tersurfaco neniam estis vizitita de iu ajn homo. Kaj la marfundo estas alia ankoraŭ nekonata parto de nia Tero.
Dum la jaro 2016, 128 sciencistoj el 12 landoj sin dediĉis al pena laboro kaj publikigis la raporton “Staton de la Mondaj Plantoj”, sub la kunordigo de Kew Gardens, en Londono – unu el la plej grandaj centroj de botaniko en la mondo. Tiuj “ĉasistoj de plantoj” eltrovis 1730 novajn speciojn, el kiuj la plimulto en Brazilo, Afriko kaj sudorienta Azio. 
Gravega eltrovo estis 11 tipoj de manioko, ĉar ili malfermas eblecojn por nutrado de milionoj da homoj, kiuj dependas de tiuj plantoj en tropikaj regionoj. Simile okazis rilate al vanilo, sukerkano kaj kaporo. Krome, la raporto aldonis 28000 speciojn al la listo de plantoj kun medicina uzo.
Multaj nove eltrovitaj plantoj vivas en malagrablaj lokoj, koncerne la klimaton, kaj tio faris la laboron de la esploristoj sufiĉe malfacila. Oni simple ne atentis pri ili, pro la malbeleco de la medio, kie ili ekzistas.  Iuj specioj probable jam malaperis antaŭ ol oni povis koni ilin. Aliaj jam estas minacataj je estingiĝo: en Malio oni trovis specon de flora arbo, de kiu ekzistas apenaŭ 10 individuoj en la tuta mondo. Unu el la plej gravaj minacoj estas bruloj. Milionoj da hektaroj brulas ĉiujare sur la planedo. Alia minaco estas iuj lacertoj, muŝoj kaj skaraboj.
La brita institucio Kew Royal Botanic Gardens kunlaboras kun pli ol 250 aliaj institucioj en la mondo, en diversaj landoj. Ĝiaj esploristoj asertas, ke ankoraŭ ekzistas granda kvanto da nekonataj plantoj en nia mondo. Koni nian mondon, laŭ tiu aspekto, dependas de edukado de la homoj.  Infanoj ĝenerale ricevas belajn librojn pri bestoj, sed la instruoj pri plantoj estas ofte enuigaj kaj tro teknikaj. Oni multe parolas pri la minaco al specioj de bestoj, sed oni forgesas, ke la bestoj dependas ankaŭ de vegetaĵoj. De la flaŭro dependas pura aero, pura akvo kaj biologia diverseco.

Nenhum comentário:

Postar um comentário