domingo, 25 de junho de 2017

Lecioneto / pequena lição - 70

Pensi
1. - Formi, kunligi kaj volvi ideojn en la spirito: mi pensas, do mi ekzistas; li nur ripetas, kion aliaj pensis antaŭ ol li; ilia koro pensas pri perfortaĵo; ŝi pensas pri kampo kaj aĉetas ĝin; ŝerce dirite, cele pensite PrV; ŝi estis ĉiam silenta kaj enpensa.
2. - Opinii: mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri jarojn; Volapük ne estis venkita de Esperanto, kiel multaj personoj pensas tute erare; mi kredeble ne povos veni, ĉar mi pensas, ke mi mem havos hodiaŭ gastojn; ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; kion vi pensas pri mia projekto?
Pensado - Kapablo pensi: la penso estas preskaŭ neebla sen la lingvo.
Pensaĵo - Tio, kion oni pensas: pensoj iras trans limoj sen pago nek timo; libere eldiri sian penson; la lingvo fiksas la disfluemajn pensojn.
Pensema - Ema al pensado; videble pripensanta: Karlo estis tre pensema knabeto kaj jam havis siajn precizajn ideojn pri multaj aferoj.
Pensisto, pensulo - Homo, kiu profunde pensas: akiri reputacion de granda pensulo.
Pensiga - Liveranta temon por pensi, inspiranta pensaĵojn.
Pensigi - Inspiri, trudi, elvoki pensaĵon, ideon, supozon: tio pensigas nin pri la homo, kiu diris: „Ne aĉetu libron por Johano, ĉar li jam havas unu“; jam tre virineca, ĉar, dum ŝi mem ne pensis, ŝi pensigis la aliajn; kaŝiteco povus pensigi, ke mi kaŝas min kontraŭ la batoj, aŭ ke mi hontas kaj timas konfesi publike miajn principojn; li pensigis ilin, ke ili silentigis min, la ĉefmalamikon, por ĉiam; tion ni faras por tio, ke la formo „okupis“ ne pensigu, ke mia okupiteco jam pasis.
Antaŭpensi - Pripensi antaŭ la ago: antaŭpensita krimo.
Antaŭpripensi - Anticipe pripensi: mi povas bone kompreni, ke la sanktaj viroj, konfuzite de tia terura okazintaĵo, ne zorge antaŭpripensis tian deziresprimon.
Elpensi - Krei per pensado ion novan: elpensi aparaton, artan lingvon; eĉ plej freneza imago ne povus elpensi ion similan; li pulvon ne elpensis PrV.  VD:eltrovi, inventi, malkovri
Rim.: Krom tiuj aprobaj sencoj, „elpensi“ ankaŭ povas havi la sencon de fantazii (aproban aŭ mallaŭdan): deliranto aplikas propran logikon: tiun de raciecigo de fantazi[i]taj elpensoj; oni ne volis kredi min kaj trudis al mi konfesi pri mensogo, dum por mi estis ne elpensaĵoj, sed simpla vero; Roman' antikva, aĵ' klasika, || Elstare dika, dika, dika || Sen elpensaĵo romantika, || Nur kun edifo kaj prudent'.
Enpensiĝi - Esti absorbita en penso: ĉiu timas enpensiĝi serioze eĉ unu minuton pri la mokata ideo.  VD:mediti
Liberpensulo -  ateismano religie li estis liberpensulo, sed en la fino de sia vivo li aliĝis al la tutmonda Bahai-movado.
Prempenso - obsedo
Pripensi - Uzi siajn spiritajn fortojn pri aparta temo por atingi juĝon aŭ decidon; profundigi sian penson pri farota ago: pripensi respondon; ne pripensu malbonon kontraŭ via proksimulo; pripensu malrapide kaj agu decide; tio postulas pripenson; nepripensita parolo; de senpripensa rekomendo venas ploro kaj plendo; malserioza kaj senpripensa karaktero (frivola, vanta).
Pripensinda - Kiun pripensi estas bone, profite: koncerne mia enua vivo, ĝi ne estis pripensinda; jen kelkaj pripensindaj ideoj, kiujn mi proponas al diskuto de ĉiuj Lanti. interesa
Revpensi - Akcepti agrablan iluzion kiel veron kaj premison: [tiaj frazoj] ne priskribas la realon, sed preskribas ĝin laŭ meĥanismo, kiun angloj nomas „wishful thinking“ revpensado.
Senpripensa - Aganta aŭ okazanta sen pripenso, sen plano, facilanime: kiam finiĝos viaj senpripensaj fieksperimentoj?.
pensi (i.) pensar, julgar, achar, crer, cogitar, assuntar: li pasigas horojn pensante passa horas assuntando. penso 1 pensamento. 2 cogitação. pensado meditação. pensiga sugestivo, que faz pensar. pensanto (aquele que pensa) pensador. pensinto (aquele que pensou) pensador. pensulo (tb. pensisto) (indivíduo que estuda e faz reflexões) pensador, filósofo: Bertrand Russell estis unu el la plej grandaj pensuloj de la 20a jarcento Bertrand Russell foi um dos maiores pensadores do século 20. antaŭpensi (tr.) premeditar. antaŭpripensi (tr.) calcular. ekpensi (i.) 1 ter uma ideia. 2 cogitar. elpensi (tr.) (tb. inventi) inventar, descobrir. elpenso (tb. invento) (produto do pensamento) invenção. elpensaĵo (tb. inventaĵo) (coisa inventada) invenção, invento. elpensema inventivo. elpensinto inventor. enpensa pensativo. enpensiĝa pensativo. kaŝpenso pensamento oculto. liberpensa (que duvida de ou nega dogmas religiosos) livre-pensador. liberpensado (doutrina ou argumentação cética em relação a prescrições e ensinamentos eclesiásticos) livre-pensamento. liberpensulo (aquele que duvida de ou nega dogmas religiosos) livre-pensador. neelpensebla impensável, inconcebível. pripensi (tr.) 1 refletir, meditar, pensar. 2 cogitar. pripensado cogitação, reflexão. senpripensa impensado, irrefletido. senpripense impensadamente, irrefletidamente, à toa, às cegas: paroli senpipense falar irrefletidamente. senpensema estróina, desajuizado. senpensemeco estroinice. trudpenso (tb. prempenso, fiksa ideo, obsedo) ideia fixa, obsessão. ¨ pensi pri cogitar.

Nenhum comentário:

Postar um comentário