sábado, 3 de junho de 2017

La lingvo bezonas aktivajn kontribuantojn

Ke Esperanto estas pli facile lernebla ol aliaj lingvoj, ekz. la angla, tio estas nerefutebla fakto. Tamen tiu facileco ja ne signifas ke Esperanto estas simpla lingvo, ĉar ĝi ja estas laŭcele internacia lingvo.
Kaj internacia komunikado tute ne estas simpla afero: Ja ne nur ekzistas lingvaj baroj inter la popoloj kaj landoj. Kiel ni hodiaŭ bone vidas, estas ofte grandaj, eĉ akraj kulturaj malsamecoj, kaj - tion montris la ĵus okazinta pintrenkonto de la G7-ŝtatoj - la ekonomiaj interesoj povas forte malkongrui.
Internacia lingvo do devas helpi transsalti ankaŭ tiujn nelingvajn barojn. Tion la lingvo nur povas atingi, se ĝi estas tute malsimpla, do ke ĝi ebligas komunikadon je vere alta nivelo. Por tio necesas klareco kaj detalemo.
Propagandi E-on kun la argumento pri la facileco de la lingvo do estas tute maltaŭga, ja eĉ misgvida signalo. La argumento pri la facileco de la lingvo alparolas unuavice tiujn kiuj havas nesufiĉan fidon je la propraj fortoj, do homoj kiuj jam devis okupiĝi pri lernado de fremda lingvo en lernejo (ekz. la angla) kaj kiuj rimarkis ke ili apenaŭ progresas kaj restas malgraŭ multjara lernado daŭre je malalta nivelo de la lingvoregado.
Sed Esperanto en tiaj kazoj ne povas servi kiel alternativo, ĉar la eblecoj por apliki la lingvon anstataŭ ekz. la angla estas nur tre limigitaj. Do Esperanto ankoraŭ ne povas plenumi la esperojn de tiaj homoj.
Ekzistas ankaŭ la ekzemplo de Hungario kie universitataj studentoj devas pruvi per ekzameno la scipovon de fremda lingvo. Tio povas ankaŭ esti Esperanto. Do multaj studentoj elektas E-on pro ĝia facileco, ĉar tiu elekto signifas minimuman penon. Kaj post la ekzameno ili rapide forgesas la lingvon.
Simila estas la situacio pri la lernado de E-o per la interreta kurso Duolingo: Jam pli ol 800.000 homoj eklernis E-on, sed laŭ mia takso pli ol 99 procentoj de la eklernintoj kaj eĉ kursfinintoj post la kurso perdas la intereson pri la lingvo.
Alparoli grandan nombron da homoj per la argumento de la facileco de la lingvo do produktas grandan nombron da elreviĝintoj. Veki esperojn kiuj poste ne estas plenumeblaj, tio acidigas la medion de lingvolernado.
La laŭ mi sukcespromesa vojo por funkciigi E-on kiel internacian lingvon estas la alparolado de homoj kiuj ja bone kapablas lerni fremdajn lingvojn kaj kiuj tial tiurilate havas bonajn sentojn. Por tiaj homoj E-o povas plenumi alian funkcion: Ĝi povas plivastigi la intelektan, lingvan kaj socian horizontojn. Tiuj homoj povas atingi lingvan nivelon kiu permesas al ili ne nur kompreni la lingvon, sed ankaŭ mem verki artikolojn kaj paroli publike.
La procentaĵo de tiaj kapablaj homoj inter la E-parolantoj estas nur tre malgranda. Por la kreskado de la lingvo estas bezonataj pli da homoj kiuj aktive kontribuas al la vivo de la lingvo. Oni devas alparoli tiajn homojn per la lingvo mem. Ili legu kaj aŭdu interesajn tekstojn en E-o kaj tiel ricevu  la instigon lerni la lingvon por mem povi aktive partopreni en la lingvo-komunumo.
Tiel Esperanto povas doni ĝojon al homoj. La ERR kontribuas al tia evoluo.

Nenhum comentário:

Postar um comentário