terça-feira, 20 de dezembro de 2016

LA PACO DE L’ SINJORO - Stanislav Schulhof.



Ni petu la Sinjoron, ke Li donu
al ĉiuj pacamantoj pacon Sian;
ke al la homoj Li la lumon dian
donacu kaj la pekojn Li pardonu.

Ke ĉiuj benon de la Pac’ rekonu
kaj ĝian krean forton energian;
ke ĉiuj kulturadu preĝon pian
kaj la pekantojn kontraŭ pac’ admonu.

Regadu ĉiam Pac’ en via penso,
en viaj vortoj kaj en viaj agoj;
regadu trankvilec’ en via menso

sen timo eĉ en turmentegaj tagoj;
plenumu viajn devojn sen murmuro,
kaj Paco estos via mens-plezuro.

22/6//1944 - Stanislav Schulhof.
Libro: Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo.
Francisco Valdomiro Lorenz.

Nenhum comentário:

Postar um comentário