sexta-feira, 12 de agosto de 2016

SUR LA VOJO – Johano Maas


Iradis foje mi sur voj’ malglata, 
Sed ĉiam supren, sen respir’ kaj halto; 
Rompita korpo, vesto distaŭzata, 
Tre malproksima la celita alto!

Jam longan tempon disŝiriĝis ŝuoj, 
Piedoj nudaj sangis kontraŭ ŝtonojn; 
Sed spite ĉion, malgraŭ ĉiaj skuoj, 
Mi ne rezignis la ĉielajn donojn.

La sun’ brulegis kaj muĝadis vento, 
Tifono mem el forno de l’ infero; 
Kvazaŭ la volbo de la firmamento 
Sufoke pezis sur la brust’ de l’ Tero.

Mi tamen pluen kaj furiojn ridis, 
Pli altan celon mi en koro nutris; 
Feliĉa, kiu mizeraĵojn bridis, 
Indulg’ al homo, kiu viva putris!

11/4/1961 / JOHANO MAAS.
Porto Carreiro Neto.
Libro: Mediuma Poemaro.

Nenhum comentário:

Postar um comentário