quarta-feira, 10 de agosto de 2016

LECIONO DE FRATECO – Zamenhof.


Bone diris ja spirito estiminda,
kiu gvidas la Brazilan kredantaron:
“Esperanto estas leciono inda
de frateco, kiu savos la homaro.”

Sen frateco certe la homar’ pereus,
ĉar malamo ne konstruas, sed detruas;
sen fratec’ popoloj nur malamon kreus
kaj ruinojn, kiel histori’ instruas.

En plej altaj spiritsferoj ja parolas
ĉiuj unu solan lingvon, ĉar la pensoj
transsendiĝas, kiam la spiritoj volas,
el ajn-iu menso al aliaj mensoj.

Sed en malpli altaj sferoj la spiritoj
uzas tiujn lingvojn, kiujn sur la tero
ili uzis dum la pac’ aŭ dum militoj:
tie do utilus l’ Esperant-afero.

Al Emmanuel’ mi dankas tre sincere
pro la granda helpo, pro la intereso
kaj la kunlaboro, tre utila vere
por la frateco de l’ popoloj kaj progreso.

4/10/1943 - L. L. Zamenhof
Libro: Voĉoj de poetoj el la Spirita Mondo.
Francisco Valdomiro Lorenz.

Nenhum comentário:

Postar um comentário