terça-feira, 23 de agosto de 2016

LA VIRINO - Teodoro A. Dolejŝ.


Tre ŝatinda estas virgulino,
ĉarme ŝin ornamas la pudoro,
la plej granda de l’ junec’ trezoro,
de l’ feliĉ’ virina riĉa mino.

Kun matura aĝo la destino
skribas novan leĝon en la koro;
plialtiĝas de l’ virin’ valoro:
ŝi edzino iĝas kaj patrino.

Post juneco de la ĉarmaj floroj
venas seriozaj vivlaboroj;
kaj en ĉiuj penoj la virino.

amas kun fidela korinklino,
preta ĉiam por suferoj mil
pro la bon’ de sia kara fil’.

14/2/1944 - Teodoro A. Dolejŝ.
Libro: Voĉoj  de  Poetoj el la Spirita Mondo.
Francisco Valdomiro Lorenz.

Nenhum comentário:

Postar um comentário