sábado, 9 de julho de 2016

SE VI VOLAS... - João da Cruz e Souza.


Se vi volas ke feliĉo de l’ etero
venu al vi el la mond’ nelimigata,
estos vi surtere fil’ nekomprenata
de l’ Turmento edziĝinta kun Mizero.

Vivos en domaĉ’ malgaja de l’ Sufero,
de l’ Ĝemado, de l’ Doloro senkompata;
de l’ monduma ĝu’ vi estos forgesata,
vundoplena, dua Ijob sur la Tero.

Kaj vi estos ĉe la homoj fiaborto,
de la amarecoj kaj de l’ malkomforto,
arestita en malliberejaj kradoj;

Sed je iu tag’ la pordoj el bril-oro
al vi malfermiĝos kaj de l’ lum’ trezoro
de l’ eternaj, feliĉegaj Di-benadoj.

4/8/1943 / João da Cruz e Souza.
Libro: Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo.
Francisco Valdomiro Lorenz.

Nenhum comentário:

Postar um comentário