segunda-feira, 25 de julho de 2016

Respondo Al Ne Justa Kritikulo – Zamenhof.


Ne pensis mi respondi la “kritikon “
de l’ homo, kiu diras, ke la lingvo
farita arte, kun la cel’ humana,
jam mortis kiel venko de l’ naturo;
sed kiel diris unu el l’ amikoj,
respondi oni devas, se utile
por bono de l’ afero sankta estas.
Do mi memorigante la laborojn
de la samideanoj faraditajn,
demandas: “Ĉu la lingvo Esperanto
ne konas la doloron, dramon, ĝojon,
esperon, lukton, stilon, belajn verkojn?
Ĉu ĝi aspekton havas nenaturan?”
Ho, vi amikoj, kiuj bone scias,
ke nia lingvo vivas, kreskas, sentas,
internan senson kaj ideon havas,
decidu mem, ĉu tiu kritikisto
la rajton havas tiel nin ofendi?
Pardonu lin estonta la homaro:
ĉar li ne sciis, ke li tre eraras.
Vivadas kaj vivados Esperanto,
trezoro ja neelĉerpeble riĉa
de sentoj, pensoj, laŭnatura arto!

17/10/1943 - L. L. Zamenhof.
Libro: Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo.
Francisco Valdomiro Lorenz
 

Nenhum comentário:

Postar um comentário