segunda-feira, 4 de julho de 2016

LA GAJA MIGRANTO – Zamenhof


Se donas Di’ al vi favoron,
Li sendas vin for el la dom’,
por montri sian mir-laboron,
la belan mondon, al la hom’.

De l’ montoj riveretoj fluas,
alaŭdoj kantas super mi,
mi ankaŭ gajan kanton bruas
al la tutmonda harmoni’.

Al Dio fidas mi kun ĝojo:
Li zorgas pri la tuta ter’,
Li ankaŭ min sur mia vojo
eterne gardos de danĝer’.

Traduko de L. L. Zamenhof el la germana originalo.
Libro: Esperanto Sem Mestre
Francisco Valdorimo Lorenz 

Nenhum comentário:

Postar um comentário