sábado, 30 de julho de 2016

Kiam la Tero Havos Pacon? - Stanislav Schulhof.


Ĉu jam baldaŭ la milito
plenfiniĝos sur la tero?
Kiam venkos la spirito
de la pac’ en viv-mistero?

Kiam de l’ milit’ kruela
neebliĝos la buĉado?
Ĉu l’ homaron la ĉiela
Fort’ fratigos per persvado?

Tiel, fratoj, vi demandas;
en vi mem respondon trovos
vi, se Vero vin komandas:
Pacon nur pacem’ alblovos.

Pacon se la mond’ deziros
en la pensoj kaj en ago,
al la ter’ ĝi ĝin altiros,
kaj ĝin naskos pac-imago.

1/10/1944 - Stanislav Schulhof.
Libro: Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo.
Francisco Valdomiro Lorenz

Nenhum comentário:

Postar um comentário