domingo, 17 de julho de 2016

KIAL PREĜI? - Antoni Grabowski.


“La karma Leĝo, malgraŭ la preĝo
regas pli forte ol ĉiu reĝo.”
Tiel mi diris, kaj vi deziris
ke mi ekspliku, ĉu mi disŝiris
tiel la pian kaj religian
fidon al preĝo, tre tradician?
Ne, mia frato; ĉar se la fato,
malgraŭ la preĝo, nur postulato
estas de l’ agoj, ĝiaj justpagoj
ankaŭ rilatas al mens-imagoj,
al homaj sentoj, al veaj pentoj
kaj al la venko super la tentoj.
Preĝo influas, sed ne detruas
kion la Karmo justa konstruas.
Preĝi ne ĉesu, sed ne forgesu
ke ne sufiĉas, ke vi promesu
puriĝi vere, sed ke sincere
tion plenumu, kaj malfiere!
Preĝu kaj kredu, al pek’ ne cedu,
por havi bonon, bone procedu!
“Ne decas plendi, faton ofendi
kaj siajn ŝuldojn karmajn defendi.”

30/12/1943 - Antoni Grabowski.
Libro: Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo.
Francisco Valdomiro Lorenz.

Nenhum comentário:

Postar um comentário