sexta-feira, 22 de julho de 2016

Al La Mondo - Antônio Nobre.


La ter’ abismo estas de la ploro,
de l’ amarec’ la val’ , laŭ la Psalmisto;
marĉplena lando, koto sen rezisto,
naŭzanta per la verma putrodoro.

Sed por la grandaj bonoj, por l’ ekzisto
de perfektec’, kaj por la lum-valoro
bezonas ni la karnon, por laboro,
kaj la martelon skulptan de l’ artisto.

Ho Tero, tre trankvile mi vin benas,
ĉar el doloro via mi flugvenas
al la loĝejo kun la lum-abundoj;

altigas, savas nin via severo,
sed vi restadas de l’ mallum’ karcero,
malgaja mondo de pusantaj vundoj.

Antônio Nobre.
Libro:Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo.
Francisco Valdomiro Lorenz.
Antônio Nobre, portugala
poeto, aŭtoro de la libroj
Sola kaj Adiaŭoj, aperintaj
en 1902. Li mortis 34-jara en Porto.

Nenhum comentário:

Postar um comentário