quarta-feira, 1 de junho de 2016

Rememoro - João da Cruz e Souza.


En mia lasta vivo sur la tero
mi estis negro, fil’ de sklav’ humila;
la vivo estis por mi malfacila,
eĉ kiam mi vivadis en libero.

Dum miaj pezaj horoj de sufero
revadis mi pri fato malsimila,
kaj tiaj revoj igis maltrankvila
la koron, proksiman al malespero.

Postmorte venis al mi la ekkono
de l’ kaŭzo de l’ sufero, ĉar la agojn
antikvajn vidis mi, kaj la repagojn.

Pagante ŝuldojn, venas la pardono;
kaj dolĉa estas ĉiu rememoro
de ĝoj’ vivita kaj pasinta ploro.

9/7/1943 - João da Cruz e Souza.
Libro: Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo.
Francisco Valdomiro Lorenz.

Nenhum comentário:

Postar um comentário