domingo, 26 de junho de 2016

KONSILOJ - Stanislav Schulhof.


Se vi volas ĝui pacon de la koro,
ne liveru vin al pesimismangoro;
ne malĝoju tre pro perdo aŭ doloro;
pripensadu bone l’ agojn kaj parolojn;
kulturadu ĉiam helpon kaj konsolojn;
ŝatu de l’ Naturo fortojn kaj simbolojn.
Al la hundoj perlojn vi neniam ĵetu,
malpurec-piedoj ilin ke ne tretu
aŭ en la kotaĵojn ilin ne enmetu.
Ne liveru manĝon al malam’, kolero;
havu paciencon eĉ en mallibero
kaj distingu inter falsa ŝajn’ kaj vero.
Dum surtera vivo pensu jam pri morto;
bonkorecon spiru ĉiu via vorto,
kaj vin akompanos ĉiam bona sorto.

9/6/1944 - Stanislav Schulhof.
Libro: Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo.
Francisco Valdomiro Lorenz.

Nenhum comentário:

Postar um comentário