segunda-feira, 16 de maio de 2016

Vero, Bono kaj Belo - Stanislav Schulhof


Por Vero luktu, kaj kun ĉiuj fibroj
de via kor’ defendu ĝin lojale;
sed luktu ĉiam vere purmorale,
per bonekzemploj, vortoj, agoj, libroj.

Nektaron kiel el la flor’ kolibroj,
el la Naturo ĉerpu ideale
la bonon kaj la belon ĉiuskale
per bonaj pensoj kaj per belaj vibroj.

Konservu ĉiam en plenekvilibroj
la koron kaj la menson, senrivale;
iliajn voĉojn ŝatu ja egale.

Disigu orajn grajnojn, per la kribro,
de l’ sablo, kiam juĝas vi neŭtrale:
la Ver’ al vi ekbrilos senvuale.

21/5/1944 / Stanislav Schulhof
Libro: Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo
Francisco Valdorimo Lorenz.

Nenhum comentário:

Postar um comentário