terça-feira, 24 de maio de 2016

Paroli kaj Silenti - Teodoro A. Dolejŝ.


Ĉiuj homoj konas la proverbon:
“Parolad’ similas je arĝento,
sed je or’ similas la silento.”
Tamen mi aldonas mian penson:
La silento orvaloron havas
tiam nur, se ne-paroli pravas.
Ne-paroli estas multafoje
peko, aŭ almenaŭ ĝi eraro
estas, aŭ malkonsilinda faro;
se vi ne respondas al demando
serioza, estas ag’ nesaĝa,
neprudenta, laŭ kutim’ sovaĝa.
Do respondu al la demandanto,
kiam estus la respond’ utila,
kaj al vi se estos ĝi facila.
Sed silentu al demand’ malsaĝa,
aŭ al la parolo fanfarona:
tiam la silento estos bona;
kaj parolu, se vi povos doni
priklarigon, lumon al animo:
pri la ver’ instruu ja sen timo”

14/10/1943 / Teodoro A. Dolejŝ.
Libro: Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo.
Francisco Valdomiro Lorenz.

Nenhum comentário:

Postar um comentário