sexta-feira, 20 de maio de 2016

Levu Vin Al la Sinjoro - Stanislav Schulhof


Levu vin al la Sinjoro, animo,
kiam vi sentas minacon de l’ timo;
sciu ke Li, kaj nur Li protektadas
kiam la timo la koron invadas.
Plene konfidu al Lia protekto,
levu vin, kuru en rekta direkto
al la plej alta turpinto spirita,
kiu neniam ja estas venkita,
tiu turpinto de l’ vera miraklo,
sankta de l’ amo kaj lum’ tabernaklo:
Kiam vi sentas malforton de l’ koro,
petu humile ke vin la Sinjoro
per lumradioj de l’ kredo fortigu,
vian racion kun amo vi ligu
kaj aŭskultante la voĉon de Dio,
ligu bonagon kun bono-konscio.

7/8/1944 / Stanislav Schulhof.
Libro: Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo.
Francisco Valdomiro Lorenz.

Nenhum comentário:

Postar um comentário