quinta-feira, 26 de maio de 2016

Lecioneto / pequena lição - 45

Vocabulário – Vortaro.
Aparta — à parte.
Apetito — apetite.
Atesti — testemunhar.
Cikonio — cegonha.
Ĉagreni — afligir, desgostar.
Drinki — beber em excesso (alcoólicos).
Droni — afogar-se.
Ekzekuti — executar (criminoso).
Eltiri — tirar, extrair.
Fluida — fluido, líquido.
Fotografi — fotografar.
Frandi — petiscar, apreciar (gulodices).
Glacio — gelo.
Gorĝo — garganta.
Gusto — gosto.
Informi — informar.
Kamparo — campo, campina.
Kia — que.
Krimo — crime.
Lano — lã.
Lupo — lobo.
Mensogi — mentir.
Monto — monte.
Osto — osso.
Pastro — padre, sacerdote.
Paŝti sin — pastar.
Prediki — pregar, fazer prédica.
Regno — país.
Savu — salvar
Senco — sentido, significado, nexo.
Senkulpa — inocente.
Signifi — significar.
Sufoki — sufocar.
Tia — tal.
Tio — isso, aquilo, o.
Vilaĝo — aldeia.
Virga — virgem.
Vulpo — raposa.
***
Drinkante kaj ludante, tiu viro perdis sian tutan havaĵon. Nin ne ĉagrenu la homaj maljustaĵoj, ĉar granda estas nur la Justeco de Dio. Mi manĝis tre bongustan dolĉaĵon. La loĝantoj de unu regno estas samregnanoj. La heroeco de Petro estas laŭdita de ĉiuj; savinte dronantan infanon, li faris veran heroaĵon. Sur tiu herboriĉaj kamparoj paŝtas sin bellanaj ŝafoj. Usonanoj estas progresemaj homoj. Mi estas informita, ke la krimulo estas baldaŭ ekzekutota. Tiu junulo faras nur sensencaĵojn; li estas ventkapulo, sed ne mensogema. La vera kristano havas purecon en sia koro. Pano estas la plej bona manĝaĵo. En la urboj loĝas riĉuloj kaj malriĉuloj.
La fotografisto fotografis min, kaj mi sendis mian fotografaĵon al mia patro. Akvo estas fluidaĵo. Ĉi tiu pentraĵo estas perfektaĵo de beleco. Tiu ĉi granda altaĵo ne estas natura monto. La alteco de tiu monto ne estas tre granda. Glaciaĵo estas dolĉa glaciigita frandaĵo. Urbanoj estas ordinare pli ruzaj, ol vilaĝanoj. Malsaĝulon ĉiu batas. Preĝu al la Sankta Virgulino.
“Kion manĝis hodiaŭ via edzo?” demandis kuracisto la edzinon de malsana kamparano. “Bovaĵon”, respondis la virino. La kuracisto demandis ankoraŭ: “Ĉu kun apetito?” Kaj la kamparanino, ne komprenante la signifon de tiu vorto, diris: “Ne, sinjoro doktoro; ni ne povas (= podemos) aĉeti tian manĝaĵon, ĉar ni estas malriĉaj.”
Pastro diris en prediko, ke Dio ĉion (= tudo) faris bone. Post la prediko demandis la pastron iu ĝibulo: “Sinjoro pastro, rigardu min: ĉu ankaŭ min Dio faris bone?” Kaj la pastro respondis: “Certe, amiko, por esti ĝibulo, vi estas bone farita.”
Lupo estis baldaŭ mortonta kaj pensis pri sia pasinta vivo. “Certe”, li diris, “mi estas pekulo, sed mi pensas, ke ne unu el la plej grandaj. Mi faris malbonaĵojn, sed ankaŭ bonaĵojn Foje ŝafido, apartiĝinte de la ŝafaro, venis tiel proksimen (= perto) de mi, ke mi povus ĝin preni (= agarrar) kaj manĝi, sed mi ne faris tion; mi lasis (= deixei) ĝin vivi. “Vulpo, kiu aŭdis tiujn parolojn de la lupo, diris: “Mi mem povas atesti, ke tio estas vera: mi scias, ke tio okazis en tiú tempo, kiam ci estis preskaŭ mortanta de sufokiĝo, pro la osto, kiun la bonkora cikonio eltiris el cia gorĝo.”
Libro: Esperanto Sem Mestre.
Francisco Valdomiro Lorenz.
***
-aĵ / suf. (indica manifestação concreta da ideia contida na raiz): artaĵo objeto de arte, coisa artística. dolĉaĵo (um) doce. laktaĵo laticínio. pentraĵo pintura. aĵo coisa, realização concreta..
-an / suf. 1 (indica membro ou sócio, partidário, habitante) -ês. -esa, -ário, -ária, -ense. 2 (designa “natural de”, “que habita”) -ense, -ês, -ano, -ita, -ota, -eiro: berlinano berlinense, pakistanano paquistanês, pernambukano pernambucano, jemenano iemenita, kiprano cipriota, brazilano brasileiro. ano 1 partidário. 2 sócio, membro. 3 (mat.; símb.: Î) membro, pertencente ao conjunto. anaro 1 grupo não organizado. 2 exército. anaraĉo panelinha. Vd. koterio, grupaĉo. aniĝi tornar-se membro de um grupo, de uma sociedade. klubano sócio de clube. kristano cristão. parizano parisiense. urbano habitante da cidade, citadino. ¨ ne ano (mat.; símb.: Ï) não-membro, não pertencente ao conjunto.
-ec / suf. (indica qualidade, estado) -ez, -eza, -dão: acideco acidez. riĉeco riqueza. sklaveco escravidão, estado de escravo. Obs.: como raiz, só significa “qualidade”: la bonaj ecoj as boas qualidades.
-ul/ suf. (indica o ser caracterizado pela ideia expressa na raiz): malgrandfidulo homem de pouca fé. posteulo póstero. ulo cara, sujeito, gajo.
Dicionário de Túlio Flores
Português-Esperanto / Esperanto-Português.

Nenhum comentário:

Postar um comentário