terça-feira, 31 de maio de 2016

ELREVIĜO - Antoni Grabowski.


Dum la vivo sur la tero ĉiu homo
revas, kaj en ĉiam pli levita grado,
pri feliĉo ia, sub diversa nomo,
kiun ĉirkaŭflugas lia pripensado.

Revas la junul’ pri ĉarma junulino
kaj kun ŝi pri l’ ĝu’ de horoj idiliaj;
revas pri l’ fianĉ’ amata la knabino
kaj pri la estontaj ĝojoj familiaj.

Multaj viroj revas pri la fam’ kaj gloro,
pri l’ posedo de riĉeco l’ avaruloj,
laboristo pri la gajno per laboro,
pri l’ ĉiel’ ripozplena la piuloj.

Kiom ofte tamen venas l’ elreviĝo!
Kiom ofte estas vana la espero,
kaj la revo restas sen efektiviĝo,
kaj anstataŭ ĝuo venas nur sufero!

Ĉar persona ĝuo estas nur ĥimero,
se ĝi ne aliĝas al la bon’ homara;
nur la revo pri l’ justec’ kaj vero
donas fruktojn, sen la elreviĝ’ amara.

22/9/1943 / Antoni Grabowski.
Libro: Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo.
Francisco Valdomiro Lorenz.

Nenhum comentário:

Postar um comentário