sábado, 7 de maio de 2016

Al la Kara Frato Ismael Gomes Braga


Denove venas mi, jen, kun soneto
en la belsona lingvo Esperanto,
taŭganta por la verso kaj por kanto,
estante bona ilo de l’ poeto.

Mi venas kiel spirita frateto
por diri al la firma batalanto
por ver’ kaj kontraŭ iluzia vanto:
“Vin ne timigu de l’ skeptik’ rideto;

“Vin ne timigu de l’ dubantoj krio,
“nek ajnaj malhelpantaj embarasoj.
“Antaŭen, frato! Kun konfid’ je Dio!

“Laboru por fratec’ de ĉiuj rasoj,
“de ĉiuj homaj landoj kaj nacioj;
“vin helpos de l’ Ĉiel’ la simpatioj.”

6/7/1943 / João da Cruz e Souza
Livro: Voĉoj el la Poetoj Spirita Mondo
Francisco Valdomiro Lorenz

Nenhum comentário:

Postar um comentário