sexta-feira, 1 de abril de 2016

Porĉiama kondamno / Condenação perpétua (2)

“Diligente klopodu, per ĉiuj viaj eblaj rimedoj, por kontraŭbatali, por neniigi la ideon pri eterneco de suferoj; ĝi estas penso blasfema kontraŭ la justeco kaj boneco de Dio kaj fonto plej multe produktanta nekredemon, materialismon kaj indiferentecon, kiuj invadis la popolojn, de post kiam ilia intelekto komencis elvolviĝi. La Spirito, apenaŭ klerigita, eĉ nur ekmalkrudigita, tuj komprenis tiun monstran maljustecon; lia prudento ĝin repuŝas, kaj tamen li malofte ne konfuzas en sama kondamno la punon, kiu lin indignigas, kaj la Dion, al kiu li ĝin atribuas; de tio originis la sennombraj malbonaĵoj, falintaj sur vin kaj kontraŭ kiuj ni venis porti al vi helpon. La tasko, al kiu ni atentigas vin, estos al vi des pli facila, ĉar ĉiuj aŭtoritatuloj, sur kiuj sin apogas la defendantoj de tiu kredo, sin detenis deklari sian formalan opinion; nek la episkopaj kunvenoj, nek la ekleziaj patraj moŝtoj decidis tiun gravan demandon. Se, laŭ la evangeliistoj mem, kaj se oni prenas laŭvorte la emblemajn parolojn de la Kristo, ĉi tiu minacis la kulpulojn per neniam estingiĝanta fajro, per fajro eterna, nenio, aliflanke, en liaj vortoj pruvas, ke Dio ilin por eterne kondamnis.
“Kompatindaj elvojiĝintaj ŝafoj, sciu vidi, ke venas al vi la bona Paŝtisto, kiu, anstataŭ voli forpeli vin por ĉiam de si, venas mem renkonte al vi, por rekonduki vin en la ŝafejon. Erarintaj filoj, forlasu vian memvolan ekzilon; direktu viajn paŝojn al la Patra domo: la Patro aletendas al vi Siajn brakojn kaj estas ĉiam preta festi vian revenon en la familion.” – Lamennais.
Libro: La Libro de la Spiritoj – Allan Kardec.
— Empenhai-vos por todos os meios ao vosso alcance no combate, no aniquilamento da idéia da eternidade das penas, pensamento blasfemo da justiça e da bondade de Deus, a mais fecunda fonte da incredulidade, do materialismo e da indiferença que invadiram as massas, desde que a sua inteligência começou a se desenvolver. O Espírito prestes a se esclarecer ou ainda em vias de o fazer, bem logo compreendeu a monstruosa injustiça. Sua razão a repele e então raramente deixa de confundir numa mesma condenação a pena que o revolta e o Deus a que é atribuída. Disso decorrem os males sem conta que recaíram sobre vós e para os quais vimos trazer o remédio. A tarefa que vos assinalamos será tanto mais fácil quanto as autoridades em que se apóiam os defensores dessa crença evitaram de se pronunciar de modo formal. Nem os Concílios, nem os Pais da Igreja decidiram de maneira absoluta essa grave questão. Se, de acordo com os próprios evangelistas, tomando-se ao pé da letra as suas palavras alegóricas, o Cristo ameaçou os culpados com o fogo que não se extingue, com o fogo eterno, entretanto nada existe nessas palavras que provem tê-los condenado eternamente. Pobres ovelhas desgarradas, sabeis ver que o Bom Pastor se aproxima de vós e que longe de querer banir-vos para sempre da sua presença vem ao vosso encontro, para vos reconduzir ao redil. Filhos pródigos, deixai o vosso exílio voluntário. Voltai para a morada paterna: o pai vos abre os braços e está sempre pronto para festejar vosso retorno à família. - Lamennais.
Livro: O Livro dos Espíritos – Allan Kardec.

Nenhum comentário:

Postar um comentário