sexta-feira, 1 de janeiro de 2016

Fé, Mãe da Esperança e da Caridade / La Fido, kiel Patrino de l’ Espero kaj de la Karito.

Fé, Mãe da Esperança e da Caridade
11. A fé, para ser proveitosa, deve ser ativa; não pode adormecer. Mãe de todas as virtudes que conduzem a Deus, deve velar atentamente pelo desenvolvimento das suas próprias filhas.
A esperança e a caridade são uma conseqüência da fé. Essas três virtudes formam uma trindade inseparável. Não é a fé que nos sustenta a esperança de vermos cumpridas as promessas do Senhor; porque, se não tivermos fé, que esperaremos? Não é a fé que nos dá o amor? Pois, se não tiverdes fé, que reconhecimento tereis, e por conseguinte, que amor?
A fé, divina inspiração de Deus, desperta todos os sentimentos que conduzem o homem ao bem: é a base da regeneração. É, pois, necessário, que essa base seja forte e durável, pois se a menor dúvida puder abalá-la, que será do edifício que construístes sobre ela? Erguei, portanto, esse edifício, sobre alicerces inabaláveis. Que a vossa fé seja mais forte que os sofismas e as zombarias dos incrédulos, pois a fé que não desafia o ridículo dos homens, não é a verdadeira fé.
A fé sincera é dominadora e contagiosa. Comunica-se aos que não a possuíam, e nem mesmo desejariam possuí-la; encontra palavras persuasivas, que penetram na alma, enquanto a fé aparente só tem palavra sonoras, que produzem o frio e a indiferença. Pregai pelo exemplo da vossa fé, para transmiti-la aos homens; pregai pelo exemplo das vossas obras, para que vejam o mérito da fé; pregai pela vossa inabalável esperança, para que vejam a confiança que fortifica e estimula a enfrentar todas as vicissitudes da vida.
Tende, portanto, a verdadeira fé, na plenitude da sua beleza e da sua bondade, na sua pureza e na sua racionalidade. Não aceiteis a fé sem comprovação, essa filha cega da cegueira. Amai a Deus, mas sabei porque o amais. Crede nas suas promessas, mas sabei porque o fazeis. Segui os nossos conselhos, mas conscientes dos fins que vos propomos e dos meios que vos indicamos para atingi-los. Crede e esperai, sem fraquejar: os milagres são produzidos pela fé.
José, Espírito Protetor, Bordeaux, 1862
Livro: O Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, cap. XIX.
La Fido, kiel Patrino de l’ Espero kaj de la Karito
11. Por esti fruktodona, la fido devas esti aktiva; ĝi ne devas rigidiĝi. Patrino de ĉiuj virtoj, kondukantaj al Dio, ĝi devas atente prigardi la elvolviĝon de la filinoj, kiujn ĝi naskas.
Espero kaj karito estas sekvoj de fido; tiuj tri virtoj estas nedisigebla triopo. Ĉu ne la fido havigas la esperon, ke estos plenumitaj la promesoj de la Sinjoro? Ĉar se vi ne havas fidon, kion vi atendas? Ĉu ne la fido donas amon? ĉar, se vi ne havas fidon, kian dankon vi havas kaj, sekve, kian amon?
Supera inspiro de Dio, la fido vekas ĉiujn noblajn instinktojn, kiuj kondukas la homon al la bono; ĝi estas la bazo de la sinkorektigo. Estas necese do, ke tiu bazo estu fortika kaj daŭra, ĉar, se ia eĉ malgranda dubo ĝin ŝancelos, kio fariĝos el la domo, kiun vi konstruos sur ĝi? Konstruu do tiun domon sur neskueblaj fundamentoj; via fido estu pli forta, ol la sofismoj kaj mokoj de nekredantoj, ĉar fido, kiu ne alfrontas la mokojn de la homoj, ne estas vera fido.
Sincera fido estas entuziasmiga kaj facile komunikebla; ĝi komunikiĝas al la homoj, kiuj ne havis ĝin aŭ eĉ ne volis ĝin havi; ĝi trovas konvinkajn parolojn, kiuj trafas la animon, dum la ŝajna fido havas nur belsonajn parolojn, kiuj lasas la aŭskultantojn malvarmaj kaj indiferentaj. Prediku per la ekzemplo de via fido, por el ĝi doni iom al la homoj; prediku per la ekzemplo de viaj agoj, por vidigi al la homoj la meriton de la fido; prediku per via firma espero, por ke la homoj konstatu la fidon, kiu faras la homon forta kaj preta alfronti ĉiajn alternaĵojn de la vivo.
Havu do fidon je ĉio, kion ĝi havas belan kaj bonan, laŭ ĝia pureco, laŭ ĝia racieco. Ne akceptu la fidon sen kontrolo, blindan filinon de la blindeco. Amu Dion, sed sciu, kial vi Lin amas; kredu al Liaj promesoj, sed sciu, kial vi kredas; sekvu niajn konsilojn, sed komprenu la celon, kiun ni montras al vi, kaj la rimedojn, kiujn ni alportas al vi, por ke vi ĝin atingu. Kredu kaj esperu, neniam malfortiĝante: la mirakloj estas verkoj de la fido. - Jozefo, Protektanta Spirito. Bordeaux, 1862.
Livro: La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. XIX.

Nenhum comentário:

Postar um comentário