segunda-feira, 2 de novembro de 2015

Porti sian krucon…/ Carregar a Cruz...

Porti sian krucon…
17. Feliĉaj vi estas, kiam oni vin malamos kaj vin izolos kaj vin riproĉos, kaj elĵetos vian nomon kiel malbonan, pro la Filo de homo. Ĝoju en tiu tago, kaj pro ĝojo saltu, ĉar jen via rekompenco estas granda en la ĉielo; ĉar tiel same faris iliaj patroj kontraŭ la profetoj. (Luko, 6: 22-23.)
18. Kaj alvokinte al si la homamason kun siaj disĉiploj, li diris al ili: Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min. Ĉar kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi kaj pro la evangelio, tiu ĝin savos. Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon? (Marko, 8: 34-36; Luko, 9: 23-25; Mateo, 10: 38-39; Johano, 12: 25-26.)
19. Ĝoju, diras Jesuo, kiam la homoj vin malamos kaj vin persekutos pro mi, ĉar vi estos rekompencataj en la ĉielo. Tiujn vortojn oni povas jene traduki: Estu feliĉaj, kiam la homoj, pro sia malbonvolo kontraŭ vi, liveros al vi okazon pruvi la sincerecon de via kredo, ĉar la malbono, kiun ili faras al vi, rezultigos vian profiton. Bedaŭru do ilian blindecon, kaj ne malbenu ilin.
Poste li aldonas: “Kiu volos sekvi min, tiu portu sian krucon”, tio estas, li kuraĝe eltenu la ĉagrenojn, kiujn lia kredo portos al li; ĉar, kiu volos savi sian vivon kaj siajn havaĵojn, forlasante min, tiu perdos la favoraĵojn de la regno de la ĉielo, dum tiuj, kiuj ĉion perdos en tiu ĉi mondo, eĉ la vivon, por la venko de la vero, ricevos la premion de sia kuraĝo, de sia persistemo kaj de sia abnegacio en la estonta vivo; sed al tiuj, kiuj oferas la ĉielajn bonaĵojn por la surteraj ĝuoj, Dio diras: Vi jam ricevis vian rekompencon.
Libro: La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. XXIV.
Carregar a Cruz...
17. Bem-aventurados sereis quando os homens vos aborrecerem, e quando vos separarem, e carregarem de injúrias, e rejeitarem o vosso nome como mau, por causa do Filho do Homem. Folgai naquele dia, e exultai; porque, olha, que grande é o vosso galardão no céu; porque desta maneira tratavam aos profetas os pais deles. (Lucas, VI: 22-23).
18. E chamando a si o povo, com seus discípulos, disse-lhes: Se alguém me quiser seguir, negue-se a si mesmo, e tome a sua cruz, e siga-me. Porque o que quiser salvar a sua vida, perdê-la-á, mas o que perder a sua vida por amor de mim e do Evangelho, salva-la-á. Pois de que aproveitará ao homem, se ganhar o mundo inteiro e perder a sua alma? (Marcos, VIII: 34-36, e semelhante em Mateus, X: 39, e João, XII: 24-25).
19. Regozijai-vos, disse Jesus, quando os homens vos odiarem e vos perseguirem por minha causa, porque sereis recompensados no céu. Essas palavras podem ser interpretadas assim: Sede felizes quando os homens, tratando-vos com má vontade, vos derem a ocasião de provar a sinceridade de vossa fé, porque o mal que eles vos fizerem resultará em vosso proveito. Lamentai-lhes a cegueira, mas não os amaldiçoeis
Após isso, acrescenta: "Tome a sua cruz aquele que me quer seguir", isto é: que suporte corajosamente as tribulações que a sua fé provocar, pois aquele que quiser salvar a sua vida e os seus bens, renunciando a mim, perderá as vantagens do Reino dos Céus, enquanto os que tudo perderem aqui em baixo, até mesmo a vida, para o triunfo da verdade, receberão na vida futura prêmio da coragem, da perseverança e da abnegação. Mas para os que sacrificam os bens celestes aos gozos terrenos, Deus dirá: Já recebestes a vossa recompensa.
Livro: O Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, cap. XXIV.

Nenhum comentário:

Postar um comentário