sábado, 14 de novembro de 2015

Komprenemo / Entendimento

Komprenemo
La terkulturisto ne malbezonas la plugilon, per kiu li sulkos la grundon.
La statuisto utiligas la ĉizilon por konformigi la marmoron al la krea ideo flamiganta lian kapon.
La homo strebanta al estigado de mensaj reflektoj, kiuj protektu lian vojon, ne malhavos la komprenemon kiel fundamenton de la renoviga laboro: komprenemon, kiel simbolon de aktiva frateco, kaj simpation, kiu, kiel fortaltira centro, eksterigu lian plej bonan flankon, por ke la plej bona flanko de aliuloj eksteriĝu favore al li.
Ni ĉiuj nepre estas envolvitaj en la mensa ondo de ni elsendata en reĝimo de natura cirkvito.
Ni karakteriziĝas bona aŭ malbona laŭ tio, kiel ni uzas niajn sentojn kaj pensojn, kiuj esence ja estas ŝarĝoj da elektromagneta forto, per kiuj ni vundas aŭ karesas, helpas aŭ malutilas, vivigas aŭ ruinigas, kaj kiuj nepre
revenas al ni mem saturitaj de la bonaj aŭ malbonaj elementoj, per kiuj ni difinis ilian direkton.
Kiam koleraj kaj acidhumoraj, agresemaj kaj malĝentilaj kontraŭ la aliaj, ni kreas kontraŭ ni mem, per reflekta efiko, senkuraĝecon kaj malmoderon, kruelecon kaj malvarmecon, sed kiam malavaraj kaj komprenemaj, komplezemaj kaj utilaj al ĉiuj el nia rondo, ni sekve kreas
al ni mem ĝojon kaj trankvilon, sekurecon kaj kuraĝon.
Ĉe ĉiuj aferoj, ĉe ĉiuj kreitaĵoj, la vivo respondas al ni laŭ la naturo de nia alvoko.
Tiel longe ĝis ili atingos la Kosman Konscion, ĉiuj kreitoj distingiĝas per luma flanko, kiu ilin altigas al la suproj de la evoluo, kaj per ombra flanko, pro kiu ili ankoraŭ suferas la influon de la malantaŭo.
Eĉ la ordinara pozicio de la homo sur la Tero simbolas tiun specifan kondiĉon. Supre la plena brilego de la Suno, malsupre la mallumeco de la abismo.
Ni ĉiuj ricevas de la Ĉiela Patro stimulojn por la estonteco kaj suferas reflektojn de la pasinteco, disverŝiĝantajn sur nian ekzistadon.
Malligante la katenojn de l’ malbono, kiujn ni mem forĝis malutile al niaj animoj, ni sekve devas strebi al la bono, senti ĝin, mense bildigi ĝin kaj ĝin konkretigi per ĉiuj fortoj al ni disponeblaj.
Por komenci, ni devas distingi krimulon disde krimado, same kiel terkulturisto diferencigas vermon de plantado, celante estingi la regadon de la unua kaj kreskigi la utilon de la dua. Kaj kiel la kamparano estingas la plagon por savi la kultivaĵon, tiel same necesas, ke nia kompreno improvizu rimedojn por helpi la proksimulon, falintan en la kaptilon de l’ krimado, sed tamen ĉi tiun ne stimulante.
Malgrandiĝi por helpi, ne malsupreniĝante, estas certigi ĉies pliboniĝon, reliefigante sian propran sublimecon.
Sed nur la senlaca strebado al komprenemo povas certigi al ni la nemalhaveblan ekvilibron ĉe la memperfektiga penado, kiun ni garantiu per niaj plej bonaj revoj, ĉar nur la pura amo kapablas krei en nia menso la energion de la dia lumo, kiu el ni elsendiĝas per reflektoj de protekta renovigado.
Libro: Penso kaj Vivo.
Emmanuel / Chico Xavier.
Entendimento
O cultivador do campo não prescinde do arado com que sulcará o corpo da gleba.
O estatuário recorrerá ao buril para afeiçoar o mármore à idéia criadora que lhe inflama a cabeça.
A criatura interessada na produção de reflexos mentais protetores de sua senda não dispensará o entendimento por alicerce do trabalho renovador.
Entendimento que simbolize fraternidade operante.
Simpatia que se converta em fulcro de força atrativa, exteriorizando-nos a melhor parte, para que a melhor parte dos outros se exteriorize ao nosso encontro.
Todos somos compulsoriamente envolvidos na onda mental que emitimos de nós, em regime de circuito natural.
Categorizamo-nos bons ou maus, conforme o uso de nossos sentimentos e pensamentos, que, no fundo, constituem cargas de energia eletromagnética, com as quais ferimos ou acalentamos, ajudamos ou prejudicamos, vitalizamos ou destruimos, e que voltam, invariavelmente, a nós mesmos, impregnadas dos recursos felizes ou infelizes com que lhes marcamos a rota.
Quando coléricos e irritadiços, agressivos e ásperos para com os outros, criamos por atividade reflexa o desalento e a intemperança, a crueldade e a secura para nós mesmos, e, quando generosos e compreensivos, prestimosos e úteis para com aqueles que nos cercam, criamos, conseqüentemente, a alegria e a tranqüilidade, a segurança e o bom ânimo para nós próprios.
Responde-nos a vida em todas as coisas e em todas as criaturas, segundo a natureza de nosso chamamento.
Até o ingresso na Consciência Cósmica, todos os seres se distinguem pela face de luz com que se alteiam para os cimos da evolução e pela face de sombra pela qual ainda sofrem a influência da retaguarda.
A própria posição vulgar do homem na Terra vale por símbolo dessa condição específica. Por cima o fulgor pleno do Sol, por baixo a escuridade do abismo.
Todos recolhemos do Pai Celeste os estimulos ao futuro e todos padecemos os reflexos do passado a se nos projetarem sobre a existência.
Desatando, assim, as algemas do mal que nós mesmos forjamos em detrimento de nossas almas, há que buscar o bem, senti-lo, mentalizá-lo e plasmá-lo com todos os potenciais de realização ao nosso alcance.
Para começar, precisaremos separar o criminoso da criminalidade, como o lavrador que estabelece diferença entre o verme e a plantação, para abolir o domínio do primeiro e enriquecer a utilidade da segunda. E assim como o trabalhador rural extingue a praga, salvando a lavoura, é necessário que o nosso entendimento improvise meios de auxiliar o companheiro que caiu sob o guante da delinqüência, sem alentá-la.
Apequenar-se para ajudar, sem perder altura, é assegurar a melhoria de todos, acentuando a própria sublimação.
Entretanto, só o culto infatigável do entendimento pode garantir-nos o equilíbrio indispensável no serviço de autoburilamento em que devemos empenhar os nossos melhores sonhos, de vez que apenas o amor puro é capaz de criar em nossa mente a energia da luz divina, a expandir-se de nós em reflexos de protetora renovação.
Livro: Pensamento e Vida.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário