domingo, 23 de novembro de 2014

Transiĝaj Mondoj / Mundos Regeneradores

Transiĝaj Mondoj - Sankta Aŭgusteno. Parizo, 1862.
16. Inter la steloj, kiuj trembrilas en la lazura arkaĵo, kiom da mondoj estas, kiel la via, difinitaj de la Sinjoro por kulpelaĉetoj kaj provoj! Sed estas ankaŭ aliaj pli mizeraj kaj aliaj pli bonaj, same kiel estas mondoj provizoraj, kiujn oni povas nomi “transiĝaj”. Ĉiu planeda aro, turnmoviĝanta en la spaco ĉirkaŭ komuna fokuso, kuntrenas primitivajn mondojn, mondojn de ekzilo, de transiĝo kaj de feliĉo. Oni jam parolis al vi pri mondoj, kien la ĵus naskita animo estas lokata, kiam, nesciante ankoraŭ pri bono kaj malbono, ĝi povas marŝi al Dio, mastrante sin mem, dank’al sia libera volo; estis dirite al vi pri l’ ampleksaj kapabloj, kiujn la animo posedas, por fari la bonon; sed, ho ve! multaj falas, kaj Dio, ne volante ilin neniigi, permesas al ili iri en tiujn mondojn, kie, tra sinsekvaj reenkarniĝoj, ili puriĝas, sin reformas, kaj de kie ili revenos indaj je la gloro, kiu estas al ili destinata.
17. La transiĝaj mondoj servas por transiro inter la mondoj de kulpelaĉeto kaj la mondoj feliĉaj. La animo, kiu pentas, trovas tie la trankvilon kaj la ripozon kaj kompletigas sian puriĝon. Sendube en tiuj mondoj la homo estas ankoraý submetita al leøoj, kiuj kontrolas la materion; la homaro tie spertas viajn sensacojn kaj dezirojn, sed ĝi estas liberigita el la senbridaj pasioj, kies sklavoj vi estas; tie la malhumileco ne silentigas la koron, ne plu estas la envio, kiu torturas, ne plu la malamo, kiu sufokas; la vorto “amo” estas skribita sur ĉiuj fruntoj; perfekta justeco regas la sociajn rilatojn; ĉiuj agnoskas Dion kaj penas aliri al Li, plenumante Liajn leĝojn.
Tamen tie ankoraŭ ne ekzistas la perfekta feliĉo, sed nur la aŭroro de la feliĉo. La homo tie estas ankoraŭ karna kaj tial elmetita al sortoŝanĝoj, de kiuj estas liberaj nur la estuloj tute senmateriiĝintaj; li devas ankoraŭ venki provojn, sed tiuj ne havas la akrajn angorojn de la kulpelaĉeto. Kompare kun la tero, tiuj mondoj estas tre feliĉaj, kaj multaj inter vi ĝojus tie restadi, ĉar tio estus la trankvilo post la uragano, la resaniĝado post kruela malsano; tamen la tiea homo, malpli absorbita per la materiaj aferoj, antaŭvidas la estontecon pli bone ol vi; li komprenas, ke la Sinjoro promesas aliajn ĝojojn al tiuj, kiuj fariĝas indaj je ili, kiam la morto denove falĉos iliajn korpojn por la naskiĝo de la vera vivo. Tiam la liberigita animo ŝvebos super ĉiuj horizontoj; ne plu la materiaj kaj maldelikataj sentumoj, sed la sentumoj de ĉiela kaj pura perispirito, enspiranta la emanaĵojn de Dio mem meze de la parfumoj de amo kaj karito, kiuj eliĝas el Lia sino.
18. Sed, ve! en tiuj mondoj la homo estas ankoraŭ erarema, kaj la Spirito de la malbono tie ne tute perdis sian povon. Ne antaŭeniri estas retropaŝi, kaj se la homo ne firme staras sur la vojo de la bono, li povas refali en la mondojn por kulpelaĉeto, kie lin atendas novaj kaj pli teruraj provoj.
Rigardu do tiun lazuran arkaĵon, en la nokto, en la horo de ripozo kaj preĝo, kaj el tiuj sennombraj sferoj, brilantaj super viaj kapoj, demandu vin mem, kiuj kondukas al Dio, kaj preĝu al Li, por ke unu el la transiĝaj mondoj malfermu al vi sian sinon post la kulpelaĉeto sur la tero.
Libro: La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. III.
Mundos Regeneradores - Santo Agostinho - Paris, 1862
16. Entre essas estrelas que cintilam na abóbada azulada, quantas delas são mundos, como o vosso, designados pelo Senhor para expiação e provas! Mas há também entre elas mundos mais infelizes e melhores, como há mundos transitórios, que podemos chamar de regeneradores. Cada turbilhão planetário, girando no espaço em torno de um centro comum, arrasta consigo mundos primitivos, de provas, de regeneração e de felicidade. Já ouvistes falar desses mundos em que a alma nascente é colocada, ainda ignorante do bem e do mal, para que possa marchar em direção a Deus, senhora de si mesma, na posse do seu livre-arbítrio. Já ouvistes falar das amplas faculdades de que a alma foi dotada, para praticar o bem. Mas ai!
Existem as que sucumbem! Então Deus, que não quer aniquilá-las, permite-lhes ir a esses mundos em que, de encarnações em encarnações, podem fazer-se novamente dignas da glória a que foram destinadas.
17. Os mundos regeneradores servem de transição entre os mundos de expiação e os felizes. A alma que se arrepende, neles encontra a paz e o descanso, acabando por se purificar. Sem dúvida, mesmo nesses mundos, o homem ainda está sujeito às leis que regem a matéria. A humanidade experimenta as vossas sensações e os vossos desejos, mas está isenta das paixões desordenadas que vos escravizam. Neles, não há mais o orgulho que emudece o coração, a inveja que o tortura e o ódio que o asfixia. A palavra amor está escrita em todas as frontes; uma perfeita eqüidade regula as relações sociais; todos manifestam a Deus e procuram elevar-se a Ele, seguindo as suas leis.
Nesses mundos, contudo, ainda não existe a perfeita felicidade, mas a aurora da felicidade. O homem ainda é carnal, e por isso mesmo sujeito às vicissitudes de que só estão isentos os seres completamente desmaterializados. Ainda tem provas a sofrer, mas estas não se revestem das pungentes angústias da expiação. Comparados à Terra, esses mundos são mais felizes, e muitos de vós gostariam de habitá-los, porque representam a calma após a tempestade, a convalescença após um doença cruel. Menos absorvido pelas coisas materiais, o homem entrevê melhor o futuro do que vós, compreende que são outras as alegrias prometidas pelo Senhor aos que se tornam dignos, quando a morte ceifar novamente os seus corpos, para lhes dar a verdadeira vida. É então que a alma liberta poderá pairar sobre os horizontes. Não mais os sentidos materiais e grosseiros, mas os sentidos de um perispírito puro e celeste, aspirando as emanações de Deus, sob os aromas do amor e da caridade, que se expandem no seu seio.
18. Mas, ah! Nesses mundos o homem ainda é falível, e o Espírito do mal ainda não perdeu completamente o seu domínio sobre ele. Não avançar é recuar, e se ele não estiver firme no caminho do bem, pode cair novamente em mundos de expiação, onde o esperam novas e mais terríveis provas. Contemplai, pois, durante a noite, na hora do repouso e da prece, essa abóbada azulada, e entre as inumeráveis esferas que brilham sobre as vossas cabeças, procurai as que levam a Deus, e pedi que um mundo regenerador vos abra o seu seio, após a expiação na Terra.
Livro: O Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, cap. III.

Nenhum comentário:

Postar um comentário