quinta-feira, 13 de novembro de 2014

MALBONO


“Principiis obsta”. – OVIDIO (*)

Se vi ne volas aŭdi la parolon 
De via konscienco, venos pento; 
Ne lasu kreski ĉe tritiko lolon, 
Venteg’ ekblovos el semita vento.

Forpuŝu frue ĉiom da inklino 
Al forlogiĝoj de sensperta koro; 
Ne bona estos certe ĝia fino, 
Plezur’ minuta – jaroj de doloro. 

Ni scias, homo estas tro malforta, 
Por kontraŭstari kantojn de sirenoj... 
Konsil’ ne ĉiam estas fruktoporta, 
Predikoj en dezerto, vanaj penoj... 

Rezistu al malbon’ en la komenco: 
Jam ĝin konsilis saĝa Ovidio; 
Admonas tiel same konscienco 
– Herold’ interna de la voĉ’ de Dio! 

10/8/1961  / A. DOMBROWSKI 
Libro: Mediuma Poemaro.
Porto Carreiro Neto.

(*) Latina esprimo, el Ovidio - Kontraŭstaru de la komenco. La poeto konsilas kontraŭstaron al pasioj ekde ties naskiĝo, por ke ili ne enradikiĝu.

Nenhum comentário:

Postar um comentário