domingo, 19 de outubro de 2014

RENASKIĜO


Al mi revenas ofte en memoron 
Naiva infanaĝo... Tempo bela! 
Ho kiel plaĉe vidi vivaŭroron, 
Ĉe rid’ patrina kaj de suno hela!

Sed kiu estis mi en tiu domo? 
Ho, la feliĉo mem; tamen “fileto 
Gepatra”, iam poste simpla homo, 
Enpaŝos scenon de la societo...

Sed kiu estis mi en temp’ antaŭa? 
Kaj tia hejmo – kial ne alia? 
La morgaŭ venas por la hodiaŭa, 
Al ĉiu faro – pago proporcia.

Mi nun komprenas, kial tia vojo: 
Mi ilin kune iam mankatenis; 
Iamaj larmoj estis nun de ĝojo, 
Kaj min, kulpulon, nun gepatroj benis!

3/8/1961 - A. DOMBROWSKI
Libro: Mediuma Poemaro.
Porto Carreiro Neto.

Nenhum comentário:

Postar um comentário