domingo, 1 de junho de 2014

La admonoj de la Kristo / AS ADVERTÊNCIAS DO CRISTO

La admonoj de la Kristo
Ilia kunfratiĝo kun la primaraj teranoj renkontitaj sur ilia vojo estas sankta ŝuldo de la homaro al iliaj surteraj laboroj.
La Sinjoro de la semado kaj de la kultivejo konas tiun ilian grandan virton kaj tial la ĉiaspecaj admonoj estas senditaj de Li en la Supro, en la fluantaj tempoj, al la eŭropaj nacioj, ke ĉi tiuj sin gardu de ekstermado kaj tera detruado, tirante ilin el la primitiveco ĝis pli alta nivelo de perfektiĝo pri la grandaj laboroj, konstruantaj la ĝeneralan evoluadon; se ili multe eraris, ili ankaŭ estis tre sinceraj, ĉar ilia maltrankvilo celis starigi ian novan paradizon al si mem kaj al la surteraj homoj, kun kies familioj ili kunfratiĝis de la komenco. Mankis al ili spiritaj valoroj por perfekta religia bazo, situacio, kiun ili sendube kreis al la profitado de la libera volo; sed la Kristo, en la doloraj transiĝoj de ĉi tiu jarcento, devos subteni iliajn agojn plej indajn kaj purajn, sur la spirita kampo, kaj en la psikologia momento de la grandaj transformiĝoj la frukto de iliaj fekundaj laboroj estos profitita, kiel nova semo por la estonta civilizacio.
Libro: Sur la vojo al la lumo.
Emmanuel / Chico Xavier
AS ADVERTÊNCIAS DO CRISTO
A sua confraternização com os terrícolas primários, encontrados no seu caminho, constitui uma divida sagrada da Humanidade para com os seus labores planetários.
O Senhor da semeadura e da seara não lhes desconhece essa grande virtude e é por isso que as exortações de toda natureza são por ele enviadas do Alto, nos tempos que correm, às nações europeias, a fim de que se preservem do extermínio e da destruição terrestre, arrancando-as do primitivismo para um elevado nível de aperfeiçoamento nos grandes trabalhos construtivos da evolução global; se erraram muito, foram igualmente muito sinceras, porque a sua inquietação era por levantar um novo paraíso para si mesmas e para os homens terrestres, com cujas famílias fraternizaram-se desde o princípio. Faltaram-lhes os valores espirituais de uma perfeita base religiosa, situação essa para a qual concorreram, inegavelmente, na utilização do livre-arbítrio; mas o Cristo, nas dolorosas transições deste século, há de amparar-lhes as expressões mais dignas e mais puras, espiritualmente falando, e, no momento psicológico das grandes transformações, o fruto de suas atividades fecundas há de ser aproveitado, como a semente nova, para a civilização do porvir.
Livro: A Caminho da Luz.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário