segunda-feira, 26 de maio de 2014

Preĝo por la personoj, kiujn oni amas.

62. Antaŭparolo. Kiel terura estas la ideo pri la neniiĝo! Kiel kompatindaj estas la personoj, kiuj kredas, ke la voĉo de amiko, priploranta sian amikon, perdiĝas en la malpleno kaj neniun eĥon trovas, kiu respondus al li! Neniam konis la purajn kaj sanktajn amojn tiuj personoj, kiuj opinias, ke ĉio mortas kun la korpo; ke la genio, kiu heligis la mondon per sia vasta intelekto, estas nur materia kombino, kiu estingiĝas por ĉiam kiel blovo; ke el la plej kara estulo, el patro, el patrino aŭ el adorata infano, restas nur iom da polvo, kiun la tempo disflugigas por ĉiam!
Ĉu bonkora homo povas resti malvarma ĉe tiu penso? Ĉu la ideo pri absoluta neniiĝo ne glaciigas lin de teruro kaj ne igas lin almenaŭ deziri, ke ne estu tiel? Se ĝis la hodiaŭa tago la racio ne sufiĉis por disbati liajn dubojn, jen Spiritismo, kiu venas forviŝi ĉian necertecon pri l’ estonteco per la materialaj pruvoj, kiujn ĝi donas pri la postvivado de l’ animo kaj la ekzistado en la transtomba mondo. tiuj pruvoj estas ricevataj kun ĝojo; fido al Dio renaskiĝas, ĉar de homo scias, ke la surtera vivo estas nur rapida migrado, celanta  vivon; ke liaj ĉi-tieaj laboroj ne estas perditaj por li, kaj ke la plej sanktaj korligiloj ne estas rompitaj sen espero. (ĉap. IV, § 18; ĉapitro V, §21).
         Libro: La Evangelio Laŭ Spiritismo - Allan Kardec, ĉap. XVIII.

Nenhum comentário:

Postar um comentário