segunda-feira, 21 de abril de 2014

ALLIGITECO / AFEIÇÃO - 1

ALLIGITECO
173. – Kiel ni rigardu la simpation kaj la antipation?
Simpatio aŭ antipatio havas profundajn radikojn en la spirito, ĉe la subtilega kombino de fluidaĵoj propraj al ĉiu, kaj, ĝenerale, preskaŭ ĉiam ili atestas ian renovigon de sensacoj spertitaj de la homo, ekde la delikta pasinteco, en identaj situacioj.
Sed ni konsideru, ke ĉia antipatio, eĉ la ŝajne plej justa, devas morti por doni lokon al la simpatio, kiu edifas la koron por la konstrua, aŭtentika laboro de frateco.
174. – Ĉu ni povas ricevi ian difinon de la amikeco?
Ĉe la skalo de la homaj sentoj, la sincera amikeco estas ja la oazo de ripozo por la vojiranto de la vivo, en lia irado al perfekteco.
Sur la surteraj vojoj, la lojala amikeco estas la plej bela speco de fratamo, sanktiganta la korimpulsojn ĉe la plej doloraj kaj maltrankviligaj luktoj de la ekzistado.
Kiu scias esti vera amiko, tiu ĉiam estas la sendito de feliĉo kaj paco, aliĝante al la vicoj de la disĉiploj de Jesuo, per la natura prilumiĝo de sia spirito, kiu, konkerante la plej grandajn simpatiojn de la enkarniĝintoj kaj bonkoraj estuloj el la Nevideblo, povos disradii ĉie siajn vibrojn de purigaj sentoj.
Havi amikecon estas same kiel havi koron, kiu amas kaj klarigas, kiu komprenas kaj pardonas, en la plej amaraj horoj de la vivo.
Jesuo estas la Dia Amiko de la Homaro.
Ni sciu kompreni lian subliman sindonemon, kaj ni transformos nian aman medion en oceanon da eternaj paco kaj konsolo.
175. – Ĉu la familia institucio estas organizita en la spirita sfero, antaŭ ol ĝi reuniĝos sur la Tero?
La familia grupo havas sian sanktan originon en la spirita sfero. Per ĝiaj ligiloj, kuniĝas ĉiuj, kiuj en la Transmondo prenis sur sin la kompromison konstrui sur la Tero realan, definitivan fratecon.
Super tiu dia institucio superstaras la amoĉeneroj forĝitaj per la spertoj en aliaj tempoj. Sed tien alfluas ankaŭ la malamoj kaj la persekutoj el la malluma pasinteco, por ke ili disfandiĝu en fratecan solidarecon, celante la estontecon.
Per la malfacilaĵoj komune provitaj, per la doloroj kaj spertoj ricevitaj sur la sama vojo de elaĉeta evoluo, oni forgesas la amaraĵojn de la fora pasinteco, transformante ĉiujn malsuperajn sentojn en rebonigitajn, sanktigajn esprimojn.
Purigante la alligitecojn, super la sangaj ligiloj la sankta familisistemo eterniĝas en la Senlimo per la nepereemaj ligiloj de la Spirito.
176. – Ĉu en la nevidebla sfero la spiritaj familioj grupiĝas laŭ falangoj kaj pligrandiĝas aŭ plimalgrandiĝas, kiel okazas sur la Tero?
Ankaŭ en la Transtombo la familioj grupiĝas laŭ falangoj, daŭrigante tie la instruadon kaj elaĉeton de kelkaj membroj de la grupoj, elementoj pli ribelemaj kaj neprogresemaj, kiuj estas pelataj de siaj afinaj kunuloj al la edifaj laboroj por konkeri amon kaj saĝon.
Laŭmezure kiel ili ekkomprenas la Ĉiopovan, ĉiuj tiuj grupoj nature plivastiĝas, ĝis ili atingos la luman sferon de la dia unuiĝo per la eternaj, netransdoneblaj akiraĵoj en la Senlimo.
177. – Ĉu ankaŭ la spiritaj familioj havas estron?
Ĉiuj spiritaj kolektivoj grupiĝas laŭ siaj familiaj karakteroj per la sanktaj animaj alligitecoj, kaj ĉiu posedas sian grandan mentoron en la plej altaj sferoj, el kie venas la eternaj substancoj de amo kaj saĝo.
Libro: La Konsolanto.
Emmanuel / Chico Xavier.
AFEIÇÃO
173 – Como devemos entender a simpatia e a antipatia?
A simpatia ou a antipatia tem as suas raízes profundas no espírito, na sutilíssima entrosagem dos fluídos peculiares a cada um e, quase sempre, de modo geral, atestam uma renovação de sensações experimentadas pela criatura, desde o pretérito delituoso, em iguais circunstâncias.
Devemos, porém, considerar que toda antipatia, aparentemente a mais justa, deve morrer para dar lugar à simpatia que edifica o coração para o trabalho construtivo e legítimo da fraternidade.
174 – Poderemos obter uma definição da amizade?
Na gradação dos sentimentos humanos, a amizade sincera é bem o oásis de repouso para o caminheiro da vida, na sua jornada de aperfeiçoamento.
Quem sabe ser amigo verdadeiro e, sempre, o emissário da ventura e da paz, alistando-se nas fileiras dos discípulos de Jesus, pela iluminação natural do espírito que, conquistando as mais vastas simpatias entre os encarnados e as entidades bondosas do Invisível, sabe irradiar por toda parte as vibrações dos sentimentos purificadores.
Ter amizade é ter coração que ama e esclarece, que compreende e perdoa, nas horas mais amargas da vida. Jesus é o Divino Amigo da Humanidade. Saibamos compreender a sua afeição sublime e transformaremos os nossos ambientes afetivos num oceano de paz e consolação perenes.
175 – O instituto da família é organizado no plano espiritual, antes de projetar-se na Terra?
O colégio familiar tem suas origens sagradas na esfera espiritual. Em seus laços, reúnem-se todos aqueles que se comprometeram, no Além, a desenvolver na Terra uma tarefa construtiva de fraternidade real e definitiva.
Preponderam nesse instituto divino os elos do amor, fundidos nas experiências de outras eras; todavia, ai acorrem igualmente os ódios e as perseguições do pretérito obscuro, a fim de se transfundirem em solidariedade fraternal, com vistas ao futuro.
É nas dificuldades provadas em comum, nas dores e nas experiências recebidas na mesma estrada de evolução redentora, que se olvidam as amarguras do passado longínquo, transformando-se todos os sentimentos inferiores em expressões regeneradas e santificadas.
Purificadas as afeições, acima dos laços do sangue, o sagrado instituto da família se perpetua no Infinito, através dos laços imperecíveis do Espírito.
176 – As famílias espirituais no plano invisível são agrupadas em falanges e aumentam ou diminuem, como se verifica na Terra?
Os núcleos familiares do Além se agrupam, igualmente, em falanges, continuando aí a obra de iluminação e de redenção de alguns componentes dos grupos, elementos mais rebeldes ou estacionários, que são impelidos, pelos seus companheiros afins, aos esforços edificantes, na conquista do amor e da sabedoria.
De maneira natural, todos esses núcleos se dilatam, à medida que se aproximam da compreensão do Onipotente, até alcançarem o luminoso plano de unificação divina, com as aquisições eternas e inalienáveis do Infinito.
177 – As famílias espirituais possuem também um chefe?
Todas as coletividades espirituais estão reunidas, em suas características familiares, pelas santas afinidades d’alma, e cada uma possuem o seu grande mentor nos planos mais elevados, de onde promanam as substâncias eternas do amor e da sabedoria.
Livro: O Consolador.
Emmanuel / Chico Xavier. 

Nenhum comentário:

Postar um comentário