sexta-feira, 18 de outubro de 2013

Spiritoj ekzilitaj sur la Teron / ESPÍRITOS EXILADOS NA TERRA

Spiritoj ekzilitaj sur la Teron
Tial Jesuo akceptis en la lumon de sia regno de amo kaj justeco tiun amason da suferantaj kaj malfeliĉaj estuloj.
Per sia saĝa kaj kompatema parolo, li admonis tiujn malfeliĉajn animojn al la edifado de ilia konscienco per la plenumado de la devoj de solidareco kaj amo, en la klopodo regeneranta ilin mem. Li montris al ili la grandegajn kampojn de lukto, etendiĝantajn sur la Tero, envolvante ilin en la benata haloo de siaj senlimaj favorkoreco kaj karitato. Li benis iliajn sanktigajn larmojn kaj faris ilin kompreni la sanktajn triumfojn de la estonteco, promesante al ili sian ĉiutagan kunlaboron kaj iam poste sian alvenon.
Tiuj angoraj kaj afliktitaj estuloj, kiuj lasis post si tutan mondon da amatoj, malgraŭ siaj koroj ŝtoniĝintaj en la praktikado de malbono, estos ekzilitaj sur la malluman surfacon de la Tero; restos forlasitaj en la nokto de jarmiloj da resopiro kaj amareco; reenkarniĝos inter la nesciaj kaj primitivaj rasoj, rememorante la perditan paradizon en la foraj firmamentoj. Dum multe da jarcentoj ili ne vidos la mildan lumon de Kapelo, sed laboros sur la Tero, karesataj de Jesuo kaj konsolataj de ties grandega favorkoreco.
Libro: Sur Vojo al la Lumo.
Emmanuel / Chico Xavier.
       ESPÍRITOS EXILADOS NA TERRA
Foi assim que Jesus recebeu, à luz do seu reino de amor e de justiça, aquela turba de seres sofredores e infelizes. Com a sua palavra sábia e compassiva, exortou essas almas desventuradas à edificação da consciência pelo cumprimento dos deveres de solidariedade e de amor, no esforço regenerador de si mesmas. Mostrou-lhes os campos imensos de luta que se desdobravam na Terra, envolvendo-as no halo bendito da sua misericórdia e da sua caridade sem limites. Abençoou-lhes as lágrimas santificadoras, fazendo-lhes sentir os sagrados triunfos do futuro e prometendo-lhes a sua colaboração cotidiana e a sua vinda no porvir.
Aqueles seres angustiados e aflitos, que deixavam atrás de si todo um mundo de afetos, não obstante os seus corações empedernidos na prática do mal, seriam degredados na face obscura do planeta terrestre; andariam desprezados na noite dos milênios da saudade e da amargura; reencarnariam no seio das raças ignorantes e primitivas, a lembrarem o paraíso perdido nos firmamentos distantes. Por muitos séculos não veriam a suave luz da Capela, mas trabalhariam na Terra acariciados por Jesus e confortados na sua imensa misericórdia.
Livro: A Caminho da Luz.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário